Usona Senato adoptis rezolucion limigantan potencon de Trump lanĉi operacojn kontraŭ Irano

(GMT+08:00) 2020-02-14 16:02:36     Redaktoro:Shanshan

Usona senato ĵaŭde adoptis rezolucion, kiu limigas la kapablon de la usona prezidento uzi militajn fortojn kontraŭ Irano sen aprobo de la Kongreso.

La senato sub la regado de respublikanoj voĉdone adoptis la militpotencan rezolucion per 55 voĉoj kontraŭ 45, kiu postulas, ke la usona prezidento ĉesigu uzon de usonaj trupoj por malamikaĵoj kontraŭ Irano sen aprobo de la Kongreso. Ok respublikanaj senatanoj kune kun la demokratoj subtenis la rezolucion malgraŭ opono de prezidento Donald Trump kaj gvidanto de la senata majoritato Mitch McConnell.

La Ĉambro de Reprezentantoj sub la regado de demokratoj diris, ke ĝi akceptos la rezolucion, kiu ne celas malhelpi al Usono defendi sin kontraŭ tuja atako.

La Blanka Domo minacis uzi vetoon, se la rezolucio estas sendita al la skribotablo de Trump, dum la Senato ne havos sufiĉajn voĉojn por nuligi la vetoon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin