Xi emfazis bonigon de mekanismo por prevento kaj regado de ĉefaj epidemioj

(GMT+08:00) 2020-02-15 14:43:03     Redaktoro:Pluveta

Vendrede en Pekino Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), prezidis la 12an kunvenon de la Centra Komisiono pri Ampleksa Profundigo kaj Reformo.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la Centra Komisiono pri Ampleksa Profundigo kaj Reformo, emfazis bonigon de mekanismo por prevento kaj regado de ĉefaj epidemioj. Li diris, ke la batalo kontraŭ epidemio de nova kronvirusa pneŭmonio estas grava ekzameno de sistemo kaj kapablo de nacia regado de Ĉinio. Responde al la malkaŝitaj demandoj en tiu batalo, Ĉinio bonigos mekanismon kaj sistemo pri prevento kaj regado de ĉefaj epidemioj, perfektigos sistemon pri urĝa regado de nacia publiksano kaj altigos kapablon por respondi al grava kaj neatendita evento de publiksano.

Xi urĝis reformadon de la sistemo pri prevento kaj regado de malsanoj, kaj bonigi kunordigan mekanismon de analizo, taksado, decidado, prevento kaj regado de gravaj riskoj pri publiksano. Xi petis reformadon de la sistemo pri kuracado de grandaj epidemioj, bonigon de la mekanismo pri urĝa respondo al grandaj epidemioj, kaj fondiĝo de koncentritan, unuigitan kaj efikan sistemo de gvido kaj komando. Li ankaŭ vokis bonigon de la sistemo pri asekuro kaj savado de ĉefaj malsanoj, kaj bonigon de mekanismon de urga savado pri sano por certigi kuracadon antaŭ pago de medicinaj organizoj dum urĝa stato, inkluzive de granda epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin