MOS vokis solidarecon en batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-16 15:45:01     Redaktoro:Pluveta

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus sabate vokis solidarecon en batalo kontraŭ la epidemio en la 56a Munkena Sekureca Konferenco.

Li diris, ke ĉiuj devas esti gvidataj de solidareco sed ne de makulado. La plej granda malamiko ne estas la viruso mem, sed la makulado, kiu turnas homojn kontraŭ la aliaj. Oni devas haltigi makuladon kaj malamon.

Li montris, ke la eksplodoj de Ebola kaj nova kronviruso denove petis la esencan gravecon de ĉiuj landj por investi preparon kaj eviti panikon. La mondo elspezas miliardojn da dolaroj por preparo kontraŭ terorisma atako, tamen malmulte elspezas por preparo kontraŭ virusa atako, kiu povas kaŭzi pli da morto kaj multe pli da damaĝo al ekonomio, politiko kaj socio.

La estro de la MOS diris, ke li estas kuraĝigita pri la paŝoj, kiujn Ĉinio faris por malhelpi eksplodon en ĝia orginalo, kio malrapidigas disvastiĝon de la epidemio al alia regiono de la mondo. La internaciaj spertuloj nun estas sur la tero de Ĉinio, kaj laboras proksime kun siaj ĉinaj samideanoj por kompreni la eksplodojn kaj informi pri la sekvaj paŝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin