Embarasita momento de usona politikisto Pelosi

(GMT+08:00) 2020-02-16 17:30:53     Redaktoro:Pluveta

Vendrede en la 56a Munkena Sekureca Konferenco, gvidanto de la usona ĉambro de reprezentantoj Nancy Pelosi kondamnis, ke Ĉinio per ekonomia repago minacis tiujn, kiuj ne uzis la teknikojn de la firmao Huawei. Fu Ying, veterana diplomato de Ĉinio, respondis, "Kial la 5a generacia tekniko de Huawei minacos la politikan sistemon de la okcidento? Ĉu la demokratio estas tiel delikata?" Fu Ying diris ankaŭ, ke post la reformado kaj malfermo Ĉinio enkondukis multajn okcidentajn teknikojn. La firmaoj Microsoft, IBM, Amazon kaj tiel plu, estas aktivaj en Ĉinio. La teknikoj de tiuj okcidentaj firmaoj ne minacis la politikan sistemon de Ĉinio, sed helpis Ĉinion al sukceson.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiu ĉeestis al la konferenco, montris intervjuate, ke multaj okcidentaj landoj, ekzemple Britio kaj Germanio, volas liveri ŝancon al Huawei por egala komerca konkurso protektante la sekurecon de nacia bazaj telekomunikaj instalaĵoj. Sed kial Usono ne volas tion fari? Ĉar Usono ne volas vidi fortiĝon de eksterlandaj kompanioj. La tekniko de Huawei ne estas minaco al la demokratio de la Okcidento. La radika demando ekzistas en la interno de la okcidentaj landoj.

La ĉeftemo de tiu konferenco en Munkeno estas Perdo de la Okcidento. Nun perdas sian rolon de la komuna stilo, kion estis parto de la Okcidento. La solflankismo de Usono pri multaj demandoj kaŭzis la maltrankvilon de la eŭropaj landoj. Ili ankaŭ devigite vizaĝas al la disvolviĝo de nove leviĝantaj landoj.

La okcidentanoj ne devas esti deprimita pri tio, sed sin liberiĝi el la konfuzita situacio per efikaj agadoj, ekzemple kunlaboro kun nove leviĝantaj landoj, inkluzive de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin