Rekomenciĝis konstruado de Pekina Universala Studio

(GMT+08:00) 2020-02-17 13:07:14     Redaktoro:Li

En la lasttaga gazetara konferenco pri prevento kaj regado de la nova kronviruso, iu koncerna estro de la pekina distrikto Tongzhou diris, ke konstruado de la parko de la Pekina Universala Studio jam parte rekomenciĝis por certigi finkonstruon de bazaj projektoj ĉe la fino de 2020, kaj la parko oficiale malfermiĝos maje, 2021.

Laŭ la gazetara konferenco, la parko inkluzivas 16 projektojn, kaj nun rekomenciĝis konstruado de 9 projektoj, kaj la liaj 7 rekomenciĝos unu post alia poste. Por pli bone preventi kaj regi epidemion de la nova kronviruso, parko fortigos la sankontrolon de konstruistoj el malsamaj lokoj ekster Pekino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin