Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj lunde diris, ke ĝi ricevis raportojn pri 2 048 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 105 mortoj dimanĉe el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.
La Nacia Komisiono pri Sano diris en sia ĉiutaga raporto, ke inter la mortintoj, 100 estis en Hubei-provinco, tri en Henan, kaj du en Guangdongo. Ĝi diris, ke entute 10 844 pacientoj infektitaj per la nova kronviruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo ĝis la fino de dimanĉo. Dimanĉe 1 425 homoj iris el hospitalo post resaniĝo. Ĝis la fino de dimanĉo, entute 1 770 homoj mortis pro la malsano kaj 70 548 konfirmitaj kazoj estis raportitaj en 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.