Laŭ cirkulero publikigita de la provinca registaro, la rimedoj inkluzivas efektivigon de la tutprovincaj trafikaj restriktoj al ĉiuj ne-krizokazaj veturiloj kaj fermon de ĉiuj neesencaj publikaj ejoj. La cirkulero diris, ke la rimedoj estis adoptitaj, ĉar la provinco estas en kriza etapo por regado de la epidemio kaj la situacio restas grava. Laŭ la cirkulero, la san-kribrada kampanjo devas esti plifortigita kaj neniu devas esti preterlasita. Kiam iu loĝanto montras simptomojn kiel febron aŭ tusadon, la situacio devas esti tuj raportita al la loka komunumo aŭ vilaĝo.
"Kvar kategorioj da homoj", nome pacientoj konfirmitaj kaj suspektataj pri infektiĝo je la viruso, iliaj proksimaj kontaktantoj kaj pacientoj kun febro, devas esti ĝustatempe traktataj aŭ metitaj en kvarantenon anstataŭ memizolitaj hejme.
Ankaŭ, kompanioj ne devas rekomenci produktadon sen promeso de lokaj epidemi-preventaj aŭtoritatoj, kaj tiuj, kiuj rekomencis laboron, inkluzive de publikaj institucioj, industriaj parkoj kaj kompanioj, devas sekvi rigorajn virus-preventajn rimedojn.