Nombro de plezurŝipaj infektitoj en Japanio kreskis ĝis 355 kun 70 novaj kazoj

(GMT+08:00) 2020-02-17 13:06:03     Redaktoro:Li
Japana ministro pri sano Katsunobu Kato diris dimanĉe, ke ekzamenaj rezultoj montris, ke 70 pliaj homoj sur plezurŝipo kvarantenanta proksime al Tokio estas infektitaj per la nova kronviruso, pliigante la totalan nombron ĝis 355.

La Ministerio pri Sano, Laboro kaj Bonfarto diris, ke 38 el la 70 homoj ne montris simptomojn de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), ekzemple febron kaj tusadon.

Kato diris en programo de NHK, la nacia broadkasta organizo de Japanio, ke la ministerio ĝis nun testis entute 1 219 homojn en la ŝipo Diamant-Princino, kiu portis pli ol 3 700 pasaĝerojn kaj ŝipanojn.

La ŝipo estis retenita por du-semajna kvarantena periodo ekster la Yokohama Haveno post kiam 80-jara pasaĝero el Honkongo estis konfirmita pri infektiĝo per la nova kronviruso.

La ministerio diris, ke ĝis nun ĝi fokusiĝas al testado de homoj en aĝo de 70 jaroj kaj pli maljunaj kaj fokusiĝos al testado de tiuj pli junaj ekde ĉirkaŭ dimanĉo. Ĝi diris ankaŭ, ke la pasaĝeroj rajtos elŝipiĝi, se iliaj testrezultoj estos negativaj kaj ne montros sanproblemojn, kiam la kvarantena periodo finiĝos merkrede.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin