Novaĵoj (Februaro 17)

(GMT+08:00) 2020-02-17 16:58:15     Redaktoro:Li

Saluto, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 17a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Internacia komunumo laŭdas emfazon de Xi pri plibonigo de mekanismo koncerna al prevento kaj regado de gravaj epidemioj; Ekskluziva intervjuo kun estro de hospitalo Leishenshan. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Profesoro el Hankuk-Universitato de Fremdlandaj Studoj de Sud-Koreio diris, ke per la batalo kontraŭ la nova kronviruso COVID-19, Ĉinio antaŭenpuŝos plu la modernigon de sia registara sistemo kaj kapablo kaj akcelos rilatajn interŝanĝojn kaj scienc-esploran kunlaboron kun aliaj landoj,.

La internacia komunumo alte taksis la emfazon de ĉina prezidanto Xi Jinping pri plibonigo de la mekanismo koncerna al prevento kaj regado de gravaj epidemioj, dirante, ke tia movo plibonigos la regadan kapablon de la lando, kio estas tre grava por Ĉinio kaj la mondo.

Dum prezidado de la 12a kunveno de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo vendrede, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis plibonigi la mekanismon pri prevento kaj regado de gravaj epidemioj kaj la nacia krizokaza administra sistemo pri publika sano.

Ren Minghui, ĝenerala helpdirektoro pri universala san-kovrado, komunikeblaj kaj nekomunikeblaj malsanoj de la Monda Organizo pri Sano, diris, ke la propono de Xi pri plifortigo de la kapablo de Ĉinio pri prevento kaj regado de gravaj epidemioj el la perspektivoj de mekanismo kaj leĝdono estas kuraĝiga.

Ren aldonis, ke tio montras la klopodojn de Ĉinio plibonigi la nacian krizokazan administran sistemon pri publika sano en la formo de leĝoj pri prevento kaj regado de infektaj malsanoj, kaj ke Ĉinio surŝultrigas siajn respondecojn kiel grava lando, kio estas tre grava por Ĉinio kaj la mondo.

Ĝenerala sekretario de la Egipta Komunista Partio Salah Adly diris, ke la rezolutaj kaj decidaj rimedoj adoptitaj de Ĉinio por prevento kaj regado de la nova kronviruso estas vere impresaj, kaj la propono de Xi kaj la ĉina registaro pri plibonigo de koncernaj administraj sistemoj, leĝoj kaj regularoj por prevento de tia malsano en la estonteco plene reflektas la figuron de Ĉinio kiel respondeca grava lando.

La ĉina provinco Hubei, la centro de eksplodo de la nova kronviruso, dimanĉe anoncis multajn ampleksajn kaj pli rigorajn rimedojn por regi la epidemion.

Laŭ cirkulero publikigita de la provinca registaro, la rimedoj inkluzivas efektivigon de la tutprovincaj trafikaj restriktoj al ĉiuj ne-krizokazaj veturiloj kaj fermon de ĉiuj neesencaj publikaj ejoj. La cirkulero diris, ke la rimedoj estis adoptitaj, ĉar la provinco estas en kriza etapo por regado de la epidemio kaj la situacio restas grava. Laŭ la cirkulero, la san-kribrada kampanjo devas esti plifortigita kaj neniu devas esti preterlasita. Kiam iu loĝanto montras simptomojn kiel febron aŭ tusadon, la situacio devas esti tuj raportita al la loka komunumo aŭ vilaĝo.

"Kvar kategorioj da homoj", nome pacientoj konfirmitaj kaj suspektataj pri infektiĝo je la viruso, iliaj proksimaj kontaktantoj kaj pacientoj kun febro, devas esti ĝustatempe traktataj aŭ metitaj en kvarantenon anstataŭ memizolitaj hejme.

Ankaŭ, kompanioj ne devas rekomenci produktadon sen promeso de lokaj epidemi-preventaj aŭtoritatoj, kaj tiuj, kiuj rekomencis laboron, inkluzive de publikaj institucioj, industriaj parkoj kaj kompanioj, devas sekvi rigorajn virus-preventajn rimedojn.

"Venis la vera turnopunkto," Wang Xinghuan, dekano de la Hospitalo Zhongnan de Wuhan-Universitato kaj la Hospitalo Leishenshan, la dua provizora hospitalo difinita por akcepto de krizaj kaj severaj pacientoj infektitaj per la nova kronviruso, diris dum intervjuo kun la Ĉina Centra Televido (ĈCTV) dimanĉe. Li aldonis, ke li estas tre fida pri tio.

Wang diris, ke laŭ la situacio de novaj konfirmitaj kazoj li povas vidi, ke la nombro de febraj pacientoj malkreskas, kaj la tendencoj de iuj ŝlosilaj indikiloj falas iom post iom kaj konstante, sen signoj de resalto.

La Hospitalo Leishenshan estas konstruita por kontraŭbatali la novan kronviruson en Wuhan kun la kapacito de 1 500 litoj por pacientoj, kiuj suferas la malsanon. De post kiam ĝi malfermis sian pordon la 8an de februaro, ĝi enhospitaligis proksimume 500 pacientojn.

Wang diris, ke preskaŭ 1 700 kuracistoj el pli ol 200 hospitaloj tra Ĉinio aliĝis al la loka teamo, kaj la totala nombro de medicinaj laborantoj eventuale kreskis ĝis 2 500 por mildigi mankon de personaro. Kiam oni demandis, kiajn malfacilaĵojn alfrontas la hospitalo, Wang diris, ke la plej granda malfacilo estas la manko de integra ne-medicina loĝistika subteno. Li aldonis, "Nia medicina personaro en ĉi tiu nova hospitalo konsistas el volontuloj el diversaj hospitaloj de malsamaj urboj. Kvankam ni havas loĝistikan subtenan sistemon, al ni ankoraŭ grave mankas laborantoj en ĉi tiu kampo."

Ĉinaj prisanaj aŭtoritatoj lunde diris, ke ĝi ricevis raportojn pri 2 048 novaj konfirmitaj kazoj de infektiĝo je nova kronviruso kaj 105 mortoj dimanĉe el 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en sia ĉiutaga raporto, ke inter la mortintoj, 100 estis en Hubei-provinco, tri en Henan, kaj du en Guangdongo. Ĝi diris, ke entute 10 844 pacientoj infektitaj per la nova kronviruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo ĝis la fino de dimanĉo. Dimanĉe 1 425 homoj iris el hospitalo post resaniĝo. Ĝis la fino de dimanĉo, entute 1 770 homoj mortis pro la malsano kaj 70 548 konfirmitaj kazoj estis raportitaj en 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado.

Japana ministro pri sano Katsunobu Kato diris dimanĉe, ke ekzamenaj rezultoj montris, ke 70 pliaj homoj sur plezurŝipo kvarantenanta proksime al Tokio estas infektitaj per la nova kronviruso, pliigante la totalan nombron ĝis 355.

La Ministerio pri Sano, Laboro kaj Bonfarto diris, ke 38 el la 70 homoj ne montris simptomojn de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19), ekzemple febron kaj tusadon.

Kato diris en programo de NHK, la nacia broadkasta organizo de Japanio, ke la ministerio ĝis nun testis entute 1 219 homojn en la ŝipo Diamant-Princino, kiu portis pli ol 3 700 pasaĝerojn kaj ŝipanojn.

La ŝipo estis retenita por du-semajna kvarantena periodo ekster la Yokohama Haveno post kiam 80-jara pasaĝero el Honkongo estis konfirmita pri infektiĝo per la nova kronviruso.

La ministerio diris, ke ĝis nun ĝi fokusiĝas al testado de homoj en aĝo de 70 jaroj kaj pli maljunaj kaj fokusiĝos al testado de tiuj pli junaj ekde ĉirkaŭ dimanĉo. Ĝi diris ankaŭ, ke la pasaĝeroj rajtos elŝipiĝi, se iliaj testrezultoj estos negativaj kaj ne montros sanproblemojn, kiam la kvarantena periodo finiĝos merkrede.

En la lasttaga gazetara konferenco pri prevento kaj regado de la nova kronviruso, iu koncerna estro de la pekina distrikto Tongzhou diris, ke konstruado de la parko de la Pekina Universala Studio jam parte rekomenciĝis por certigi finkonstruon de bazaj projektoj ĉe la fino de 2020, kaj la parko oficiale malfermiĝos maje, 2021.

Laŭ la gazetara konferenco, la parko inkluzivas 16 projektojn, kaj nun rekomenciĝis konstruado de 9 projektoj, kaj la aliaj 7 rekomenciĝos unu post alia poste. Por pli bone preventi kaj regi epidemion de la nova kronviruso, parko fortigos la sankontrolon de konstruistoj el malsamaj lokoj ekster Pekino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin