Kion reflektas transatlantika diverĝo?

(GMT+08:00) 2020-02-17 14:11:46     Redaktoro:Li
La 56 Munkena Sekureca Konferenco malfermiĝis vendrede. Kiel diris okcidentaj amaskomunikiloj, tiu ĉi plej grandioza kaj influa internacia konferenco pri sekureco fariĝas de la "okcidenta familia renkontiĝo" al "okcidenta rekviemo".

La konferenco kun la temo "senokcidenteco" profunde reflektis la maltrankvilon kaj zorgon de Eŭropo en la lastaj jaroj. Eŭropaj landoj opiniis, ke la tiel nomata "senokcidenteco" temas ĉefe pri tio, ke Usono ne plu estas parto de la okcidento. Sub la alvoko de "Usona Unuaeco", ŝanĝiĝas la rilatoj inter la du bordoj de Atlantiko. Eŭropo estas petita pli multe koncedi al Usono. Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo fanfaronis en la Munkena Sekureca Konferenco, ke estas sensacia la aserto pri morto de la transatlantika alianco, kaj ke la okcidento venkos. Franca prezidento Emmanuel Macron tuj respondis, ke Eŭropo fariĝas kontinento sen fido pri la estonteco, kaj ĝi devas ĉesi esti malĉefa partnero de Usono. Oni volas demandi, kion reflektas la tansatlantika diverĝo de okcidenta venko ĝis senokcidenteco.

Unue, la malatento de Usono al eŭropaj zorgoj ĉagrenis Eŭropon. Rilate al sekureca demando koncerna al gravaj ekonomiaj interesoj de Eŭropo, Usono ĉiam agis en sia propra maniero sen konsidero pri zorgoj de sia eŭropa partnero. Due, komerca milito lanĉita de Usono kolerigis Eŭropon. Trie, Usono intervenis en la internajn kaj eksterajn rilatojn de Eŭropo. Ĝi publike subtenis Brition iri el la Eŭropa Unio, kaj altiris la novajn eŭropajn landojn kiel Pollandon kaj Hungarion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin