Ĉinio havas simpation pri disvolviĝado de la nova kronvirusa epidemio en Japanio

(GMT+08:00) 2020-02-17 18:01:27     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco enreta de la 17a de februaro Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio, kun simpatio, intense atentas pri disvolviĝado de la nova kronvirusa epidemio en Japanio kaj, laŭbezone, aktive donos al Japanio siajn eblajn subtenon kaj helpon.

Laŭraporte, lastatempe en kelkaj lokoj de Japanio aperis konfirmitaj kazoj de la nova kronvirusa penŭmonio. La japanaj aŭtoritatoj opiniis, ke Japanio nun restas en la frua periodo de eksplodiĝo de la epidemio. Por tio Geng Shuang faris respondon. Li diris, ke kvankam Ĉinio mem frontas al tre seriozaj cirkonstancoj de la epidemio, tamen Ĉinio volonte dividas kun Japanio siajn informojn kaj spertojn pri la nova kronvirusa penŭmonio kaj ĝia epidemio, kaj fakte, la du partioj jam komencis ĉi-rilatan laboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin