Pluraj rimedoj helpas eksterajn entreprenojn restarigi produktadon

(GMT+08:00) 2020-02-17 19:19:27     Redaktoro:Xiong

Dimanĉe por redukti influon de la nova kronvirusa epidemio al la ĉina ekonomio, la ĉina Ĝenerala Dogano publikigis dek rimedojn, subtenante eksterajn entreprenojn restarigi produktadon kaj akceli stabilan kreskon de ekstera komerco. Laŭ vidpunkto de meza kaj longa periodo, la ĉina ekstera komerco ankoraŭ estas forta.

La dek rimedoj inkludas rapidigi ekzamenon de produktaj ekipaĵoj kaj materialoj en importado; akceli importadon de agrikulturaj produktoj kaj manĝaĵoj; pligrandigi nombron de entreprenoj permesitaj pri agrikulturaj produktoj kaj manĝaĵoj, ktp.

La Ĝenerala Dogano aktive faras internacian kunordigon kaj kunlaboron, kaj vigle reagas al limigaj komercaj rimedoj prenitaj de aliaj landoj. Ĝi pli atentas pri averto kaj prognozo pri eksterkomerca statistiko, kolektas limigajn rimedojn prenitajn de aliaj landoj kaj regionoj cele al ĉinaj importitaj kaj eksportitaj komercaĵoj pro la epidemio, fortigas analizon kaj publikigas avertajn informojn por maksimume redukti la influon de la epidemio al la ekstera komerco.

Samtempe ankaŭ komercaj societoj aktive agas por liveri faciligon al entreprenoj. Kaŭze de la epidemio, iuj entreprenoj ne povas laŭdate liveri produktojn al eksterlandaj klientoj. Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco prezentas ateston pri nerezistebla forto al tiaj entreprenoj por helpi ilin redukti la perdon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin