Konstanta Komitato de NPK diskutos pri prokrasto de 3a sesio de 13a NPK

(GMT+08:00) 2020-02-17 19:47:45     Redaktoro:Xiong

Lunde laŭ informo de la 47a kunveno de prezidantaro de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la kunveno de la Konstanta Komitato de NPK okazonta fine de februaro diskutos kaj ekzamenos la skizon pri prokrasto de la 3a sesio de 13a Nacia Popola Kongreso.

Laŭ konigo la 3a sesio laŭplane okazos en la 5a de marto ĉijare en Pekino. Lastatempe la epidemio de nova kronviruso furioze okazis en multaj lokoj kaj altiris altan atenton de Xi Jinping kaj la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Nun la preventado de la epidemio akiris pozitivajn atingojn. Multaj el preskaŭ 3000 reprezentantoj de NPK nun ĝuste ludas gravan rolon en la batalo kontraŭ la epidemio. Por garantii preventadon de la epidemio kaj meti sekurecon kaj sanon de la popolo en la unuan lokon, la kunveno decidis prokrasti okazigi la 3an sesion de la 13a NPK.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin