Aspiro de iuj homoj pri "dekroĉiĝo" fariĝas objekto de moko

(GMT+08:00) 2020-02-17 21:07:42     Redaktoro:Xiong

Tiun tagon, nome la 16an de februaro, en Ĉinio okazis du aferoj:

La komuna grupo el specialistoj, sendita de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), atingis Pekinon. Ili renkontiĝis kun fakuloj el ĉinaj koncernaj institucioj por kune fari klopodon kontraŭ la epidemio de la nova kronviruso.

Unu trajno kun 41 konteneroj da varoj ekveturis de la urbo Zhengzhou en la provinco Henan al la meza Azio, kaj de tiam la kontenertrajno komencis sian normalan laboron.

La unua por eniro, kaj la dua por eliro, do ili signas, ke Ĉinio firme tenas sin en principo travidebla kaj justa. Unuflanke, Ĉinio kunlaboras kun la internacia komunumo en la preventado kaj regado kontraŭ la epidemio, kaj aliflanke penas renormaligi ekonomian kaj socian aktivadon. Tio estas ne nur por bono de la ĉina popolo, sed ankaŭ por interesoj de la mondo. Sed iuj homoj aspiras pri "dekroĉiĝo", ĉu tio ne estas objekto de moko?

Laŭ la plej freŝa informo, en la 16a de februaro, krom en la urbo Wuhan, en ĉiuj aliaj lokoj de Ĉinio aperis 115 konfirmitaj kazoj de la nova kronvirusa pneŭmonio, do la nombro falis en la 13 sinsekvaj tagoj. Kiel diris Tedros Adhanom Ghebreyesus, la ĝenerala direktoro de MOS, Ĉinio bridis la disvolviĝadon de la epidemio ĉe ties fonto, kaj por tio Ĉinio pagis enorme kaj gajnis tempon por la mondo. Li diris ankaŭ, ke nuntempe 99% de la konfirmitaj kazoj de la viruso restas en Ĉinio, kaj do la epidemio estas regata en Ĉinio.

Sed ekzistas iuj okcidentaj amaskomunikiloj kaj politikistoj, kiuj senĉese kraĉis pri la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio. Temas ne nur pri tio, sed eĉ pri tio ĉi: ke iuj homoj refoje tamtamis "dekroĉiĝi" de Ĉinio.

Epidemio ne konas landlimojn. La argumento pri "dekroĉiĝo" evidente malobservas la komunan konon de la mondo.

Kun solidareco kaj kunlaboro, sen antaŭjuĝo kaj malamo, venko de la homaro venos en certa tago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin