Ĉinio oponas long-brakan jurisdikcion de Usono

(GMT+08:00) 2020-02-18 10:24:58     Redaktoro:Li
Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio firme oponas unuflankajn sankciojn kaj "long-brakan jurisdikcion", kiujn Usono altrudis laŭ sia enlanda leĝo.

Laŭ la Federacia Registro, Usono decidis efektivigi sankciojn kontraŭ ses ĉinaj entreprenoj, tri rusaj entreprenoj, unu iraka entrepreno kaj unu turka entrepreno laŭ sia Nedisvastiga Akto pri Irano, Nord-Koreio kaj Sirio.

Proparolanto Geng Shuang diris en interreta gazetara konferenco, ke Ĉinio postulis seriozan traktadon kun la usona flanko kaj urĝas Usonon korekti sian eraron kaj retiri la sankciojn. Geng aldonis, ke Ĉinio klopodas plifortigi la internacian ne-disvastigan sistemon, rigore plenumi la internacian devon pri ne-disvastigo kaj subteni komunikadon kaj kunlaboron kun aliaj landoj surbaze de reciproka respekto.

Geng diris, ke kontraste, en ne-disvastigo kaj aliaj kampoj, Usono estis obsedita de unuflankeco kaj senbride altrudis unuflankajn sankciojn kaj "long-brakan jurisdikcion" al aliaj, kio estis universale malakceptita de la internacia komunumo, ĉar tio grave minacas alilandajn interesojn kaj internaciajn klopodojn pri ne-disvastigo kaj protekto de paco kaj stabileco.

Li diris, ke la irana nuklea demando estas ekzemplo. Ĉinio urĝas Usonon rekte rigardi la zorgojn de la internacia komunumo kaj efektive respekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de aliaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin