Internacia konferenco pri afganaj rifuĝintoj malfermiĝis en Pakistano

(GMT+08:00) 2020-02-18 11:22:16     Redaktoro:Li

Lunde en Pakistano malfermiĝis la internacia konferenco de la UN pri afganaj rifuĝintoj. La konferenco resumis penojn kaj spertojn de Pakistano en akcepto de afganaj rifuĝintoj en la pasintaj 40 jaroj kaj diskutis pri solvado de la demando pri rifuĝintoj.

Antonio Guterrs, ĝenerala sekretario de la UN aprezis la pakistanan penadon por akcepto de afganaj rifuĝintoj. Li diris, ke Pakistano estas la dua plej granda lando laŭ akcepto de la afganaj rifuĝintoj. En la pasintaj 40 jaroj, sub la limigita helpo de la internacia komunumo Pakistano kuraĝe protektis afganajn rifuĝintojn malgraŭ defioj, kaj ĝiaj politikoj pri la rifuĝintoj estas lernindaj por la internacia komunumo.

Pakistana ĉefministro Imran Khan diris, ke kvankam Pakistano ne havas bonan ekonimian kondiĉon, tamen ĝi liveris plej bonajn zorgojn al afganaj rifuĝintoj. Li esperis, ke la pacintertraktado de Afganio povos frue atingi sukceson, por ke la rifuĝintoj povu glate reveni al hejmloko kaj ludi sian rolon en konstruado de la patrujo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin