Ĉefo de UN estas memfida pri batalo de Ĉinio kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-18 10:41:06     Redaktoro:Li

Dimanĉe en Islamabado, Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN, esprimis konfidon pri la grandaj klopodoj de Ĉinio por batalo kontraŭ la nuna eksplodo de pneŭmonio kaŭzita de la nova kronviruso, aŭ COVID-19.

La ĝenerala sekretario de la UN diris al la novaĵ-agentejo Xinhua dum komuna gazetara konferenco kun pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mahmood Qureshi, ke la rimedoj adoptitaj de la ĉina registaro estas grandegaj klopodoj, kaj ke ili tre fidas, ke klopodoj ebligos laŭgradan redukton de la malsano.

Li diris, ke eksplodo de la kronviruso estas grandega defio, kaj ĉiam estas malfacile havi rapidan solvon, tamen Ĉinio faris tre fortan kaj tre imponan respondon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin