Plej alta politik-konsultiĝa instanco de Ĉinio konsideras prokrasti jaran sesion

(GMT+08:00) 2020-02-18 13:44:58     Redaktoro:Li
La Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politik-konsultiĝa korpo de Ĉinio, konsideras prokrasti sian jaran sesion, ĉar rilataj aferoj estis studitaj, kiam ĝia Konsilio de Prezidantoj kunvenis lunde.

La ĝenerala oficejo de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco diris en deklaro, ke la tria sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco estis origine planita malfermiĝi en la 3a de marto en Pekino, kaj preparo por la sesio estis farita. La deklaro diris, ke nun estas tre grava momento por prevento kaj regado de la nov-kronvirusa epidemio, tial neniu penado devas esti ŝparita.

Multaj el la membroj de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, precipe tiuj el la medicinaj kaj prisanaj rondoj, batalas sur la frontlinio de la batalo kontraŭ la epidemio.

La Konsilio de Prezidantoj studis aferojn ligitajn al prokrasto de la jara sesio por efektivigi la ĝeneralan planon de la Centra Komitato de la KPĈ pri prevento kaj regado de epidemio kaj certigi, ke la vivo kaj sano estas prenitaj kiel la ĉefa prioritato.

Laŭ la Ĉarto de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj koncernaj reguloj, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco okazigas plenan sesion unufoje ĉiujare. La propono prokrasti la sesion devas esti farita de la Prezidanto-Konsilio post studado.

La lunda kunveno de la Konsilio de Prezidantoj ankaŭ studis aferojn rilatajn al prokrasto de la 10a kunveno de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kiu estis origine planita okazi en la 28a kaj 29a de februaro.

Krome, la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, kunvenos en la fino de februaro por ekzameni projekton de decido pri prokrasto de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Ĉi tio estis proponita en kunveno de la Konsilio de Prezidantoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso lunde.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin