Xi Jinping adresis mesaĝon al la nova kroata prezidento Milanovic

(GMT+08:00) 2020-02-18 17:33:38     Redaktoro:Xiong

La 18an de februaro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis mesaĝon al Zoran Milanovic, gratulante, ke li fariĝis kroata prezidento.

En la mesaĝo Xi diris, ke Ĉinio kaj Kroatio fidas unu al la alia en politiko kaj havigis al si riĉajn fruktojn en la kuna konstruado de la "Zono kaj Vojo", kaj krome, ili havas bonan kunlaboron en la kadro de Ĉinio kaj mez- kaj orient-eŭropaj landoj. Kroatio estas bona amiko de Ĉinio ene de Eŭropa Unio, kaj nun ĝi oficas kiel prezidanto de Eŭropa Unio. Xi emfazis, ke li donas altan atenton al la disvolvo de la ĉina-kroata rilateco kaj volonte kune kun la prezidento Milanovic klopodas por antaŭenigi la duflankajn rilatecon kaj kunlaboron kaj fari novan kontribuon al kunlaboro de Ĉinio kaj mez- kaj orient-eŭropaj landoj kaj al disvolviĝado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin