Al brita ĉefministro Xi akcentis: Ĉinio efike bridis disvastiĝon de epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-18 21:11:25     Redaktoro:Xiong

Marde posttagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping telefone parolis kun brita ĉefministro Boris Johnson. Xi dankis la reĝinon Queen Elizabeth II kaj Johnson pro ilia simpatio kun Ĉinio pro la epidemio de nova kronvirusa pneŭmonio. Xi diris, ke Britio liveris al Ĉinio materialan subtenon por batalo kontraŭ la epidemio, kio enkorpigas amikecon inter la du landoj kaj la du popoloj.

Xi akcentis, ke Ĉinio kun la koncepto de komuna komunumo de la homara futuro, respondecas pri la popolaj sekureco kaj sano kaj ankaŭ pri la tutmonda publika higieno. Ĉinio faris grandegan klopodon kaj efike haltigis disvastiĝon de la epidemio en la mondo. Ĉinio plue kunlaboros kun aliaj landoj, inkluzive de Britio, kun publika kaj travidebla sinteno. Li akcentis, ke Ĉinio volas kune kun Britio protekti la multflankismon kaj liberan komercon kaj fortigi komunikadon pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Johnson diris, ke li amas Ĉinion kaj volas gvidi la novan registaron de Britio por kompaktigi diversnivelan interŝanĝon kun Ĉinio, profundigi kunlaboron kun ĝi en ĉiuj kampoj kaj antaŭenigi la brita-ĉinajn rilatojn en la ora epoko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin