"Teo kaj Amo": Interkultura dialogo por Parmo Kultura Ĉefurbo 2020

(GMT+08:00) 2020-02-19 08:56:45     Redaktoro:Li

de Alessandra Madella

La 8an de februaro 2020, ekde la 3:30 posttagmeze, okazos en la Muzeo pri Ĉina Arto kaj Etnografio de la nord-itala urbo Parmo la evento "Teo kaj Amo: Interkultura dialogo", organizata fare de la loka Esperanto-Grupo Giorgio Canuto. Ĉiu-jare iu urbo de Italio estas nomata "Itala Ĉefurbo de Kulturo" kaj estas tiel celebrata dum la tuta periodo de dekdu monatoj per longa serio da konferencoj, koncertoj, teatraĵoj, ekspozicioj ktp. Tiun ĉi jaron la honoro venas al Parmo. La eventoj sur la oficiala kalendaro de la loka administracio ne estas nur organizitaj fare de centraj instancoj, sed ankaŭ fare de grupoj de volontulaj civitanoj, kiuj kunmetis fortojn kaj spertojn por povi regali la urbon pere de la plej interesaj kaj ĉarmaj posttagmezoj kaj vesperoj. La Esperanto-grupo Giorgio Canuto de Parmo jam antaŭ pli ol unu jaro komencis kunlabori por tio kun dudek aliaj lokaj asocioj sub la gvido de la Inter-religia Forumo, kies sperta prezidanto, D.ro Luciano Mazzoni-Benoni, estas ankaŭ nia samideano. La buntaj eventoj de nia gruparo precipe koncentriĝas en la monato de februaro, du aŭ eĉ tri po semajno. Ili iras el fotografia ekspozicio pri la religiaj arkitekturoj de la mondo al debato inter ĵurnalistoj de malsamaj kredoj al la prezentado de simbolaj formoj en la ĝardenoj de la mondo. Tiu ĉi lasta estas organizata de alia nia samideanino, la profesorino pri botaniko Maria Augusta Favali. Pro la kvalito de la programoj, ĉiuj eventoj de nia gruparo ricevis la aprobon de la Rektoro de la Universitato de Parmo .

En tiu kunteksto, niaj kunlaborantaj asocioj speciale petis la Parman Esperanton-Grupon organizi posttagmezon de interkultura dialogo en la Muzeo pri Ĉina Arto kaj Etnografio. Unu el la celoj de tiu ĉi elekto estas doni pli da videbleco al la muzeo mem. Situata en eleganta parto de la urbo, ĝi estas relative malgranda, sed bone organizata, kaj prezentas interalie valorajn fajencaĵojn, kiujn eĉ konataj art-historiistoj venis por studi el Pekino. La muzeo apartenas al la Saverianaj katolikaj misiistoj kaj katolikaj monaĥinoj ankoraŭ helpas ilin pacience ripari la antikvajn ĉinajn nobelajn vestojn, kiuj nuntempe formas la plej elstaran parton de la ekspozicio pri "Silkaj vestaĵoj tra la mondo." Sed ĝi havas ankaŭ plej modernan salonon por konferencoj kaj filmo-spektado, kie okazos nia evento .

Alia grava celo de nia posttagmezo estas oferi ŝancon al la loĝantaro de Parmo pli intime ekkoni partojn el la bunta ĉina kulturo kutime ne tiel reprezentatajn eksterlande, kiel ekzemple la nacioj de Yunnan kaj la junularaj subkulturoj. Eksterlandaj kaj italaj geprofesoroj helpos nin prezenti interesan programon. Ekzemple, kontribuo de Yu Mei kaj Tan Zhongqi de la Artkolegio de Kunming enkondukos nin en la Dai-nacion de suda Yunnan, dum Esperante subtitoligitaj dokumentaj filmoj de iliaj kolegoj Duan Jike, Zhang Di kaj Zheng Nanxi ilustros la tradician operon de la Bai-nacio kaj la kultivadon de teo kaj kafo fare de la nacioj Yi, Wa kaj Buyi. Du Xin de la Universitato Keio en Japanio parolos siaflanke pri la rilatoj inter la junaj ĉinaj kaj japanaj amantoj de japanaj animacioj kaj bildstrioj. Sara Bellettato, kiu instruas la taj-lingvon ĉe la Universitato Ca' Foscari de Venecio, parolos al ni pri la religiaj kaj profanaj aspektoj de la trinkaĵoj de Tajlando. Mi mem rakontos pri Norman McLaren, fama animaciisto de la Nacia Filmoficejo de Kanado, pri lia sperto en Ĉinio kaj lia kono de Esperanto. Krom la alparoloj de Luciano Mazzoni-Benoni kaj pastro Gustavo Zanoli, la prezidanto de la Parma Esperanto-Grupo, estos ankaŭ nia tre bonvena gasto Profesoro Wolfgang Huemer de la Universitato de Parmo.

Dank'al tiu fokuso ni povos prezenti al la Parmana publiko Esperanton laŭ ĝia emo respekti kaj konatigi naciajn kulturojn, sed ankaŭ en maniero, kiu montras ĝian proksimecon al la vivo kaj interesoj de gejunuloj. Pro tio ni ankaŭ elektis favorigi flankon de praktika partopreno fare de la ĉeestantoj. Je la komenco kaj fino de nia evento niaj gastoj povos do gustumi ĉinajn kaj japanajn teojn kaj dolĉaĵojn, kiel ekzemple la rozajn kaj jasmenajn kuketojn de Yunnan. Ni decidis pruntepreni de la fama te-amanta samideanino Ĝoja la feliĉan titolon "Teo kaj Amo". Ni montros ankaŭ kelkajn filmojn de la konkurso "Mia Asocio, Mia Urbo" de Ĉina Radio Internacia. Finos nian posttagmezon orienta danco fare de samideanino Paola Tosato, la Prezidantino de la Esperanto-Grupo de la urbo Padovo en norda Italio kaj komuna festado per pico en tute najbara picejo. La evento ricevos financan kontribuon fare de la Itala Esperanto-Federacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin