Mondfama bazaro de malgrandaj komercaĵoj remalfermiĝis post pliigitaj ferioj

(GMT+08:00) 2020-02-19 13:49:44     Redaktoro:Li

Yiwu-a Internacia Komerca Bazaro estas mondfama bazaro de malgrandaj komercaĵoj en Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio. Marde matene, ĝi estis remalfermita al la aĉetantoj el la tuta mondo. Kutime la bazaro malfermiĝas en la 12a tago de la unua monato laŭ la ĉina lunkalendaro post la Printempa Festo.

Tamen la malferma dato estis malfruigita je preskaŭ du semajnoj ĉi-jare pro prevento de la kronvirusa epidemio. Aĉetantoj kaj komercistoj ricevis rapide reagajn kodojn post sendo de interreta peticio. Aĉetantoj devas skani la kodojn de komercistoj, kiujn ili vizitas, por registri siajn spurojn en la merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin