Ĉinio sukcese enorbitigis 4 novteknologiajn eksperimentajn satelitojn

(GMT+08:00) 2020-02-20 12:41:51     Redaktoro:Li

Ĉinio merkrede sendis kvar novteknologiajn eksperimentajn satelitojn en planitan orbiton de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.

La satelitoj, ĵetitaj per la portoraketo Changzheng-2D je la 5a horo kaj 7 minutoj matene laŭ pekina tempo, estos uzataj ĉefe por la eksperimento pri nova terobserva teknologio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin