(video) Italaj esperantistoj subtenas Ĉinion dum pneŭmonia epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-21 09:12:05     Redaktoro:Li

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan. Kelkaj fremdlandaj esperantistoj sendis mesaĝojn por esprimi simpation al esperantistoj en Wuhan kaj aliaj lokoj de Ĉinio pro la epidemio kaj esperis, ke ili estos sanaj, kaj Ĉinio kiel eble plej frue venkos la epidemion.

Jen estas mesaĝoj de italaj esperantistoj:

Mi estas Alessandra Madella. Mi estas el Italio, el la urbo Parmo en la norda parto de Italio.

Mi estas Franĉesko Maurelli, mi estas italo kaj nun laboras en Bremeno en Germanio.

Saluton al ĉiuj, mi estas Fabio el Bolonio, Italio.

Mia nomo estas Gabrielo, kaj mi origine venas el Italio, sed nun mi loĝas en Pekino en Ĉinio.

Mi estas Massimo el Florenco, Italio.

Nuntempe ĉiuj en Italio kompreneble scias pri la viruso kaj tre multe sekvas, kio okazas pri la viruso.

Mi pensas al mia amiko en Wuhan, profesoro Xianbo Xiang, kiu invitis min al sia universitato plurfoje kaj mi vizitis lin kaj la urbon, bonŝance li estas sana kaj lia familio estas sana. Li sendis tre kortuŝan mesaĝon kaj klarigis kiom multe la registaro estas faranta por protekti la civitanojn.

Mi konas ĉinan knabinon, kiu loĝas en urbo en Hubei-provinco, ne Wuhan, sed alia urbo de tiu provinco, fakte ŝi kutime loĝas en Pekino. Sed ŝi venas el tie kaj ŝi reiris tien dum la Printempa Festo por viziti la gepatrojn. Kaj ĝis nun ŝi fartas bone, bonŝance.

Klopodi halti (haltigi) la epidemion estas tre grava por la tuta mondo.

Do unu el la bildoj, kiuj estis plej impresaj por mi, ke esperiga kompreneble estis la video pri nokto en Wuhan, la urbo plej trafita de la nova viruso kaj oni povis aŭdi multajn homojn krii ĉe la fenestroj de la domoj de ĉielskrapiloj (ĉielskrapantoj) kaj ili kriis Wuhan Jia You!

Mi ankaŭ forte bedaŭras la rasismajn atakojn, kiuj foje okazis en la lastaj tagoj, en diversaj partoj de la mondo kontraŭ ĉinoj. Tio estas ege bedaŭrinda afero, kaj mi esperas, ke tio ĉesos tuj.

Mi nuntempe laboras en la hejmo en Italio, kaj mi atendas, ke la situacio iomete pliboniĝu por ili en Ĉinio. Do mi tre atente sekvas la novan evoluon de la situacio.

Mi esperas kaj kredas, ke la situacio baldaŭ pliboniĝos, kaj ke Ĉinio sukcesos kontroli (regi) ĉi tiun viruson.

"Kuraĝon Wuhan, resaniĝu Wuhan".

Do bonŝancon al vi ĉiuj kaj gratulojn pro la streĉoj (streĉado), kuj nun okazas en Ĉinio por eviti disvastiĝon de la viruso.

Mi salutas kore la civitanojn de Wuhan kaj la tuta Ĉinio, vere belega lando. Amike ĝis.

Kaj mi volas bondeziri al vi sukcesan jaron de la muso. Kuraĝe Ĉinio, kuraĝe Wuhan. Ni kune sukcesos venki la malfacilaĵojn.

Wuhan Jia You (kuraĝo), Zhong Guo (Ĉinio) Jia You (kuraĝo).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin