Pasaĝeroj en plezurŝipo trafita de kronviruso elŝipiĝis en Jokohamo, Japanio

(GMT+08:00) 2020-02-20 14:11:18     Redaktoro:Li
Pasaĝeroj de la plezurŝipo Diamant-Princino trafita de nova kronviruso komencis elŝipiĝi merkrede en la Jokohama Haveno de Japanio post du-semajna kvaranteno.

Laŭ la registaro, en almenaŭ tri tagoj, preskaŭ 3 000 homoj elŝipiĝos el la ŝipo, kiu havas 542 konfirmitajn kazojn de pneŭmonio kaŭzita de la viruso ĝis nun. La unua grupo de ĉirkaŭ 500 ĉefe maljunaj pasaĝeroj, kiuj montris negativan reakcion je la viruso en testo, komencis eliri el la ŝipo post fina kontrolo de kuracistoj.

La plezurŝipo, kiu komence portis ĉirkaŭ 3 700 pasaĝerojn kaj ŝipanojn el pli ol 50 landoj kaj regionoj, estis kvarantenigita ĉe la Jokohama Haveno sude de Tokio ekde la 5a de februaro, post kiam pasaĝero, kiu elŝipiĝis en Honkongo, la 25an de januaro, estis testita kun pozitiva reakcio je la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin