Atenton al politika antaŭjuĝo atencanta publikajn interesojn

(GMT+08:00) 2020-02-20 19:49:55     Redaktoro:Xiong

En la tria tagdeko de januaro, Cao Wenfang, kiu studis por doktoreco en Italio, revenis hejmen en Wuhan, Hubei-provinco en meza Ĉinio. Kaŭze de la epidemio de nova kronvirusa pneŭmonio, ŝi ne povas ĝustatempe partopreni en sia tezoprezentado en Italio. Fine la universitato aparte aranĝis por ŝi tezodefendado en la mezo de februaro kaj ŝi sukcese akiris la doktorecon.

Vizaĝe al la epidemio, protekti la sanon de la popolanoj kaj publikan higienan sekurecon de la mondo estas la unua afero konsiderata de ĉinaj politikofarantoj. La nova kronviruso povas disvastiĝi inter homoj kaj rompo de la infekta vojo povas bridi disvastiĝon de la viruso. En Wuhan kaj aliaj lokoj, kie furiozas la epidemio, Ĉinio prenis specialajn rimedojn de eliro-limigo kaj blokado, celante efike preventi transinfektiĝon.

Tiuj rimedoj estis aprobitaj de urbanoj de Wuhan. Ĝis la 24a horo de la 19a de februaro malpliiĝis la nombro de novaj konfirmitaj kazoj infektitaj de nova kronviruso en sinsekvaj 16 tagoj krom en Hubei-provinco. La nombro de konfirmitaj kazoj, escepte de Ĉinio, okupas nur 1% de la totala nombro de infektitoj je la nova kronviruso en la mondo.

En la gazetara konferenco de la Monda Organizo pri Sano en la 18a de februaro, respondeculo de la organizo pri krizokaza projekto Mike Ryan diris, ke la regaj rimedoj efektivigitaj de la epidemia centro ebligis malpliiĝon de kazoj kaj estas ĝustaj la strategioj kaj rimedoj prenitaj de Ĉinio kontraŭ la nova kronvirusa pneŭmonio.

Samtage monde fama medicina revuo The Lancet publikigis komunikon, dirante, ke reprezentantoj de sciencaj esploroj pri publika sano en la mondo unuanime opinias, ke preno de gravaj rimedoj fare de Ĉinio por malpliigi influon de la epidemio estas laŭdinda.

Tamen iuj okcidentaj amaskomunikiloj tute ignoris tiujn justajn taksojn kaj profesiajn komentojn. Ili laŭkutime riproĉis la necesajn preventajn rimedojn de Ĉinio en Wuhan kiel "unu el la plej grandskalaj movadoj de socia regado en la historio". La politikigo de la epidemio estas damaĝo al la publikaj interesoj de la mondo.

En la okazo de la epidemio, la tutmondaj publikaj interesoj absolute ne povas esti kovritaj pro politika diskriminacio de iuj okcidentaj amaskomunikiloj. Fronte al minaco de la epidemio, neniu povas estis izolita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin