Ĉina ŝtatkonsilanto: Nova kronviruso ne povas inversigi kreskon de ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2020-02-21 11:00:24     Redaktoro:Li
Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde en Vjentjano, ke la limigita kaj mallongtempa influo de la nova kronviruso (COVID-19) ne povas inversigi la kreskon de la ĉina ekonomio. Wang diris tion post la Speciala Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio pri Kronvirusa Malsano, kiu okazis tiutage en Vjentjano. Li aldonis, "La epidemio portis defiojn al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de nia lando, sed ni kredas, ke la influo estas limigita kaj provizora."

Li diris, ke la ĉina ekonomio restas elasta kaj montras fortan viglecon por rezisto al la defioj de la epidemio, kaj la kreska tendenco ne povas inversiĝi. La bona tendenco de longtempa disvolviĝo de la ĉina ekonomio ne ŝanĝiĝos, kaj ankaŭ la fundamentoj de la ĉina ekonomio ne povas ŝanceliĝi. Li aldonis, ke Ĉinio plu efektivigos efikajn rimedojn por konservi la stabilecon de sia ekonomio kaj ankaŭ minimumigi la influon de la epidemio.

Wang diris ankaŭ, ke la epidemio en Ĉinio laŭgrade submetiĝas al regado, kaj la potencialo de la produktado, investo kaj konsumado denove liberiĝos, kaj la ekonomia resalto certe videblos en la estonteco. Li aldonis, ke malgraŭ sennombrablaj malfaciloj kaj obstakloj, Ĉinio ĉiam transformis defiojn en oportunojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin