Ĉinaj aŭtoritatoj emfazas protekton kaj zorgon de medicinaj laborantoj

(GMT+08:00) 2020-02-21 13:26:59     Redaktoro:Li
Ĉinaj aŭtoritatoj ĵaŭde emfazis pli bonan protekton kaj zorgon de medicinaj laborantoj kaj senprokrastan uzon de efikaj drogoj por kuracado de pacientoj infektitaj per la nova kronviruso.

Rimedoj por plibonigo de la laborkondiĉoj de medicinaj laborantoj kaj certigo de ilia fizika kaj psikologia sano devas esti bone efektivigitaj, laŭ altnivela kunveno prezidita de ĉefministro Li Keqiang, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

La kunveno de la gvida grupo de la Centra Komitato de la KPĈ pri prevento kaj regado de la nova kronviruso, estrata de Li, ankaŭ postulis certigi la liveradon de protektaj iloj por ĉefaj medicinaj laborantoj kaj pli bonajn profitojn inkluzive de subvencio por ili. .

La kunveno emfazis meti efikajn drogojn en pli vastan klinikan uzon por plibonigi kuracadon kaj preni rimedojn por kuraĝigi elhospitaligitajn pacientojn donaci sian plasmon. Ĝi ankaŭ petis la komunan mekanismon pri prevento kaj regado de la Ŝtata Konsilio pli bone kunlabori kun Hubei-provinco kaj la urbo Wuhan, kiuj estas la centro de la epidemio, por certigi la liveradon de vivnecesaĵoj al la loĝantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin