Gvidantoj de pli ol 160 landoj esprimas subtenon al klopodoj de Ĉinio kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-21 13:28:28     Redaktoro:Li
Altranga ĉina diplomato diris ĵaŭde en Ĝenevo, ke gvidantoj el pli ol 160 landoj kaj 30 internaciaj organizaĵoj esprimis sian simpation kaj subtenon al Ĉinio en la batalo kontraŭ epidemio de la nova kronviruso.

Chen Xu, estro de la Ĉina Misio al la UN en Ĝenevo, diris en gazetara konferenco ĵaŭde vespere, ke la preventaj kaj regadaj rimedoj de Ĉinio ne nur protektas la vivon kaj sanon de la ĉina popolo, sed ankaŭ gajnas tempon por tutmonda preparo.

Li diris, "En ĉi tiu momento, ni devas havi objektivan, racian kaj sciencan sintenon rilate al prevento kaj regado de la epidemio, agi laŭ la rekomendoj de la Monda Organizo pri Sano kaj eviti troan reagon. Ĉinio plu laboros strikte kun la Monda Organizo pri Sano kaj aliaj landoj, kaptante la fenestran okazon por venki la epidemion kiel eble plej baldaŭ.".

Laŭ la ĉina ambasadoro, Ĉinio ĉiam havas malferman, travideblan kaj respondecan sintenon por kunlabori kun la internacia komunumo, ekzemple dividi informojn kaj virusan genosekvencon en akurata maniero, inviti ĝeneralan direktoron de la Monda Organizo pri Sano viziti Ĉinion, preni diversajn rimedojn por solvi la malfacilojn alfrontitajn de fremdlandanoj en Ĉinio kaj liveri subtenon al landoj kun malforta sanprotekta sistemo per multflankaj kaj duflankaj kanaloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin