Gvida teamo de MOS sabate atingos centron de epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-23 15:17:58     Redaktoro:Xiao
La Monda Organizo pri Sano vendrede anoncis, ke la gvida teamo de internaciaj fakuloj nuntempe en Ĉinio por esplori eksplodon de la nova kronvirusa eksplodo sabate vojaĝos al la urbo Wuhan, centro de la epidemio.

En tiu anonco, ĝenerala direktoro D-ro Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke la teamo jam finis sian laboron en Pekino, Sichuan kaj Guangdong kaj sabate atingos Wuhan por daŭrigi la restitan laboron en la centro de la epidemio.

Li aldonis, ke MOS laboras kun partneroj por protekti sanon de la membroj en la teamo kaj preni taŭgajn rimedojn kiam ili revenos al siaj devenaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin