Solidara kunlaboro estas potenca armilo en batalo kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-23 19:40:25     Redaktoro:Xiao
Lasttempe Bill Gates, kunprezidanto de la Fonduso de Bill & Melinda Gates sendis leteron al ĉina prezidanto Xi Jinping por esprimi subtenon kaj aprecon al la klopodoj de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo.

En respondo, Xi diris, ke la homaro estas komunumo de sortoj. La eksplodo de la epidemio de la nova kronviruso profundigis konscion de homoj pri la komunumo. Kiel la viruso transigas landlimon, venko kontraŭ ĝi bezonas solidaran kunlaboron kaj komunan batalon.

Ekde la eksplodo Ĉinio prenas plej ampleksajn, striktajn kaj ĝisfundajn rimedojn, antaŭenigas grandan efikon de la prevento kaj regado. Ĉinio laŭtempe kaj klare raportis informojn al la Monda Organizo pri Sano kaj koncernaj landoj. Tiuj rimedoj savis tempon por prevento kaj regado de la tuta mondo. Ĉinio klopodas laŭ plej granda kapablo por protekti vivon kaj sanon de sia popolo kaj popoloj de la lando, kiu ankaŭ respondece kontribuis sekurecon de publika sano de la tuta mondo.

Pli ol 160 gvidantoj el multaj landoj kaj internaciaj organizoj sendis subtenon per telegramoj aŭ leteroj, pli ol 30 landaj registaroj kaj multaj internaciaj organizoj liveris medicinajn materialojn, kaj la eksterlandaj entreprenoj en Ĉinio aktive oferis siajn monojn kaj provizoj, kio indikis, ke la internacia komunumo prenas realajn agojn por plenumi la komunan respondecon.

Nun la disvastiĝo de la epidemio jam atingis unuapaŝan regadon kaj la ĝenerala tendenco konsistas el malkresko de nove konfirmitaj kaj suspektataj kazoj en la lando kaj rapida kresko de la nombro de kuracitaj pacientoj, precipe la granda malkresko de la novaj kazoj ekster la provinco Hubei. Tio estas ne nur rezulto de la klopodoj de la ĉina popolo, sed ankaŭ efiko sub solidara kunlaboro de ĉiuj landoj.

Nun la fakuloj de la Monda Organizo pri Sano faras esploron en Ĉinio. Ili kaj ĉinaj kolegoj kune klopodas por serĉi respondon al la epidemio, kio rimarkinde utilas al perfektigo de la tutmonda sistemo pri prevento kaj regado de seriozaj epidemioj, kaj bonigo de la tutmonda urĝa administrado de publika sano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin