Kion reflektas du malsamaj sintenoj meze de epidemio?

(GMT+08:00) 2020-02-24 15:02:18     Redaktoro:Selena

La subita epidemio de la nova kronviruso estas kvazaŭ spegulo, kiu reflektas la sistemajn avantaĝojn de Ĉinio en fokusiĝo al gravaj aferoj kaj ankaŭ la malbelecon de iuj landoj, kiuj kalumnias Ĉinion profitante de le epidemio.

Ĉinoj kredas, ke aferoj sukcesos, se fortoj kaj saĝo de la popolo estas konigitaj. Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj danke al la sistemaj avantaĝoj de la lando, la ĉina popolo estas solidara kaj unuanima en batalo kontraŭ la epidemio de la nova kronviruso. La tuta lando formis pli ol 250 medicinajn teamojn kaj mobilizis preskaŭ 30 000 medicinajn laborantojn al la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan, la epidemia centro. Du grandaj provizoraj hospitaloj Leishenshan kaj Huoshenshan estis finkonstruitaj en dek tagoj. Poste 16 transformitaj kajut-hospitaloj estis liveritaj por uzado. Multaj medicinaj provizaĵoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj estis ekspeditaj al la provinco. Laŭ la alvoko de la registaro, homoj sin izolis por almenaŭ du semajnoj. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus adminiris la rimedojn de Ĉinio en gazetara konferenco, dirante, ke li neniam vidis tian mobilizon antaŭe.

Sed kelkaj homoj en iuj landoj kalumniis kaj eĉ atakis Ĉinion profitante de la epidemio, kio reflektis ilian egoismon kaj senkompatecon. Komence, iuj okcidentaj amaskomunikiloj publikigis multajn raportojn kun evidenta rasdiskriminacio spite al la faktoj, ekscitante kontraŭcinan senton. Iuj usonaj politikistoj rigardis eksplodon de la epidmeio kiel okazon ataki Ĉinion kaj faris ridindajn kontraŭcinajn rimarkojn. Ekzemple usona respublika senatano Tom Cotton eĉ aludis, ke la viruso estas biokemia armilo, kaj vokis al la usona registaro komplete bloki Ĉinion.

La klopodoj de Ĉinio por batalo kontraŭ la epidemio gajnis subtenon de gvidantoj de pli ol 170 landoj kaj estroj de pli ol 40 internaciaj organizoj. Registaroj kaj popoloj de dekoj da landoj etendis la manon de helpo al Ĉinio. La 20an de februaro, sud-afrika ĉefa ĵurnalo publikigis la artikolon "Ne falu pro usona propagando", kiu kritikis Usonon, ke ĝi kalumniis kaj atakis Ĉinion, kaj vokis al afrikaj landoj ne esti trompitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin