Xi emfazis senĉesajn klopodojn en regado de kronviruso kaj kunordigon pri ekonomia kaj socia disvolviĝo

(GMT+08:00) 2020-02-24 11:25:33     Redaktoro:Xiao

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe emfazis senĉesajn klopodojn por prevento kaj regado de la nov-kronvirusa epidemio (COVID-19) kaj kunordigon por antaŭenpuŝi ekonomian kaj socian disvolviĝon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkon dum grava parolado en kunveno en Pekino por antaŭenigo de la laboro pri kunordigo de prevento kaj regado de la epidemio kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo.

La kunvenon prezidis Li Keqiang kaj ĉeestis Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng.

Xi diris, ke la ĉina nacio spertis multajn gravajn provojn en sia historio, sed ĝi neniam estis subigita. Anstataŭe ĝi fariĝis pli kaj pli kuraĝa, kreskante kaj leviĝante de la malfacilo. Li rimarkigis, ke la epidemia situacio restas severa kaj kompleksa kaj nun estas la plej grava momento por bremsi la disvastiĝon.

Xi petis partiajn komitatojn kaj registarojn sur ĉiuj niveloj plu fari senĉesajn klopodojn en diversaj preventaj kaj regadaj laboroj kaj rekomenci laboron kaj produktadon orde. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por plene ellasi la grandegan potencialon kaj grandan movforton de la disvolvado de Ĉinio kaj atingi la celojn kaj plenumi taskojn pri ekonomia kaj socia disvolviĝo ĉi-jare.

Li esprimis sian sinceran dankon al samlandanoj en Honkongo, Makao kaj Tajvano, eksterlandaj ĉinoj, kaj ankaŭ landoj, internaciaj organizoj kaj amikaj personoj, kiuj liveris diversajn subtenojn al prevento kaj regado de la epidemio. Li esprimis ankaŭ profundajn kondolencojn pro samlandanoj kaj kuracistoj, kiuj perdis sian vivon en la batalo kontraŭ la epidemio, kaj sinceran simpation al pacientoj kaj iliaj familioj, kiuj luktas kontraŭ la malsano, kaj al la familioj de tiuj, kiuj mortis sur sia posteno, kaj la forpasintaj pacientoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin