Ĉina ambasadoro laŭdas subtenon de Egiptio al batalo de Ĉinio kontraŭ kronviruso

(GMT+08:00) 2020-02-24 11:40:07     Redaktoro:Xiao
Ĉina ambasadoro al Egiptio Liao Liqiang laŭdis la pliiĝantajn egiptajn voĉojn de subteno al la batalo de Ĉinio kontraŭ la kronvirusa epidemio.

La ĉina ambasadoro diris en gazetara konferenco en Kairo en la 20a de februaro, ke Ĉinio donas grandan gravecon al internacia kunlaboro pri sano de post eksplodo de la epidemio. Li diris al raportistoj, ke konforme al la principo de malfermo kaj travidebleco, Ĉinio ĝustatempe informis ĉiujn partiojn pri la epidemio, dividis la genan sekvencon de la viruso kaj kunlaboris strikte kun la Monda Organizo pri Sano.

Liao aldonis, ke dum gazetara konferenco en Kairo en la 19a de februaro, oficialuloj de la Regiona Oficejo por Orienta Mediteraneo de la Monda Organizo pri Sano alte taksis la klopodojn de Ĉinio por batalo kontraŭ la epidemio.

Li diris, ke nun laŭ la Monda Organizo pri Sano, la nombro de konfirmitaj kazoj ekster Ĉinio okupas malpli ol 1% de la tuta nombro de konfirmitaj kazoj. Ĉinio efike malebligis la tutmondan disvastiĝon de la epidemio kaj faris grandajn klopodojn por la publiksana sekureco de la tuta mondo. Li aldonis, ke Ĉinio ne batalas sola.

En renkontiĝo kun Liao pli frue ĉi-monate, egipta ministro pri sano Hala Zayed diris, ke Ĉinio adoptis ĝustatempajn kaj efikajn preventajn kaj regadajn rimedojn de post eksplodo de la viruso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin