La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris, ke inter la mortintoj, 149 estis en la provinco Hubei, kaj unu en la provinco Hainan. Pliaj 620 novaj suspektataj kazoj estis raportitaj dimanĉe. Ankaŭ en tiu tago, 1 846 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo, dum la nombro de severaj kazoj malpliiĝis je 1 053 ĝis 9 915.
La komisiono aldonis, ke ĝis la fino de dimanĉo, 24 734 pacientoj infektitaj per la nova kronviruso estis elhospitaligitaj post resaniĝo, 2 592 homoj mortis pro la malsano, kaj 77 150 konfirmitaj kazoj de infektiĝo je la kronviruso estis raportitaj en 31 provinc-nivelaj regionoj kaj la Xinjiang-a Korpuso de Produktado kaj Konstruado en la ĉina ĉeftero.