Najbaraj landoj subtenas Ĉinion gajni batalon kontraŭ epidemio

(GMT+08:00) 2020-02-25 18:08:09     Redaktoro:Selena

Kang Seung-seok, nove nomumita ĝenerala konsulo de la Korea Respubliko en Wuhan

foto el Wang Jing / China Daily

Najbaraj landoj kunigitaj per montoj kaj riveroj dividas komunan sorton. De antikveco, Ĉinio kaj najbaraj landoj subtenas unu alian. Dum la pneŭmonia epidemio, alilandaj registaroj, gvidantoj kaj sociaj rondoj sinsekve esprimis simpation kaj subtenon al Ĉinio kaj kuraĝigis ĝin gajni la batalon kontraŭ la epidemio.

En la 23a de jaunaro, japana ĉefministro Abe Shinzo publike anoncis, ke Japanio tutforte subtenas ĉinan batalon kontraŭ la epidemio. Helpmaterialoj el japanaj diversnivelaj aŭtoritatoj, entreprenoj kaj individuoj estis kontinue senditaj al Ĉinio.

En la 20a de februaro, Moon Jae-in, prezidento de Korea Respubliko, diris dum telefona konversacio kun ĉina prezidanto Xi Jinping, ke Korea Respubliko kaj Ĉinio estas proksimaj najbaraj landoj, kaj malfacilo de Ĉinio estas tiu de Korea Respubliko. Li aldonis, ke Korea Respubliko firme staras kun Ĉinio kaj volas liveri helpon dum batalo kontraŭ la epidemio kaj disvolvi kontraŭepidemian kunlaboron kun Ĉinio. Ĝuste en tiu tago, Kang Seung-seok, nove nomumita ĝenerala konsulo de la Korea Respubliko en la ĉina urbo Wuhan, atingis Wuhan per ĉartita aviadilo kun helpmaterialoj al Ĉinio.

Kompreneble ni ne forgesis kamboĝan ĉefministron Samdech Techo Hun Sen, la unuan alilandan gvidanton, kiu vizitis Ĉinion post eksplodo de la epidemio; Ĝuste en la pasinta semajno, fermiĝis la Speciala Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio pri kronvirusa malsano, kaj antaŭ la kunveno, eksterlandaj ministroj kune iris al podio por doni kuraĝon al Wuhan, al Ĉinio kaj al Asocio de sudorient-aziaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin