Xi Jinping prezidis kunvenon de gvidantaro pri regado de nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-02-27 15:13:05     Redaktoro:Selena

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ pri prevento kaj regado de la nov-kronvirusa malsano.

Responde alvokon de la Centra Komitato de la KPĈ al ĉiuj partiaj membroj, Xi Jinping, Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng faris mondonacojn por subteni la laboron de prevento kaj regado de la nova kronviruso.

Xi diris dum parolado en la kunveno, ke la pozitiva tendenco en prevento kaj regado de la epidemio plivastiĝas kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo rapide renormaliĝas, sed la situacio en la provinco Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan restas kompleksa kaj severa, kaj la risko de rebato de la epidemio en aliaj regionoj ne devas esti preteratentita. Li diris, ke en ĉi tiu momento grave estas fari senĉesajn klopodojn por bridi la epidemion kaj akceli ĉiujn kampojn de laboro en ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Li diris al partiaj komitatoj kaj registaroj sur ĉiuj niveloj precize kapti situacion de la epidemio kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo por certigi gajnon de la popola milito kontraŭ la epidemio kaj atingon de la celoj de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj mildigo de malriĉeco.

La kunveno emfazis plu koncentri forton kaj rimedojn sur preventon kaj regdon de la epidemio en Hubei kaj Wuhan por bridi la fonton de infekto kaj tranĉi la vojojn de transmisio. Ĝi alvokis klopodojn por savi kaj kuraci pli multajn grave malsanajn pacientojn, akurate atenti pacientojn kun mildaj simptomoj, kaj senkrokraste ekipi frontliniajn medicinajn laborantojn per urĝe bezonataj protektaj iloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin