Shenzhen faras novan reformon pri komerca medio

(GMT+08:00) 2020-03-03 14:10:12     Redaktoro:Selena

Regularo pri optimumigo de komerca medio estas ellaborita por kontinue perfektigi komercan medion, disvolvi produktivajn fortojn, rapidigi konstruadon de moderna ekonomia sistemo kaj antaŭenpuŝi altkvalitan disvolviĝon. Ĝi estis valida ekde la 1-a de januaro 2020. Post ĝia efektiviĝo, kiaj rimedoj estis prenitaj en diversaj lokoj de Ĉinio? Nun ni priparolas pri la urbo Shenzhen.

Shenzhen celas formi por komerco pli malferman, travideblan kaj prognozeblan medion kun progresintaj internaciaj niveloj, kio estas grava paŝo por ampleksa profundigo de reformo, ampleksa vastigo de malfermo, aliĝo al konstruado de Grandgolfa Regiono kaj konstruado de la urbo kiel eksperimenta demonstra regiono de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Ĝis la fino de 2019, la nombro de komercaj korpoj kalkuliĝis al 3 milionoj kaj 278 miloj, kaj inter ili 3 milionoj kaj 20 miloj estas privataj kompanioj. En ĉiu milo je homoj, troviĝas 247,3 komercaj korpoj. Denseco de entrepreno estas en la unua vico meze de ĉinaj grandaj kaj mezaj urboj.

Shenzhen ellaboris Liston de Gravaj Taskoj pri Optimumigo de Komerca Medio 2020, inkluzive de 1 kerno, 2 celoj, 3 direktoj kaj 4 prioritatoj.

1 kerno signifas, ke la loka aŭtoritato celas pliigi senton de gajno, feliĉo kaj sekureco de individuoj kaj firmaoj.

2 celoj aludas, ke la komerca medio de Shenzhen konformiĝas al 2 kriterioj, inkluzive de plej progresinta internacia nivelo kaj plej perfekta ĉina nivelo.

3 direktoj estas, ke la loka aŭtoritato formas internacian komercan medion bazitan sur laŭleĝa regado.

4 prioritatoj estas, ke la loka aŭtoritato faras laŭleĝan regadon, konstruon de cifereca urbo, liveron de servo kaj fidindecon kiel ĉefan prioritaton.

Okaze de la pneŭmonia epidemio kaŭzita de la nova kronviruso, firmaoj frontas al gigantaj defioj. Laŭ la listo, oni prenis rimedojn por redukti koston kaj ŝarĝon de firmaoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin