Kuraĝe Ĉinio, Kuraĝe Wuhan

(GMT+08:00) 2020-02-28 12:39:02     Redaktoro:Selena

 

Lastatempe aperis kazoj de pneŭmonio kaŭzita de la nova koronaria viruso en multaj lokoj de Ĉinio, precipe en la urbo Wuhan. Kelkaj fremdlandaj esperantistoj sendis mesaĝojn por esprimi simpation al esperantistoj en Wuhan kaj aliaj lokoj de Ĉinio pro la epidemio kaj esperis, ke ili estos sanaj, kaj Ĉinio kiel eble plej frue venkos la epidemion.

Jen estas mesaĝo de Franĉesko Maurelli el Italio:

Saluton mi estas Franĉesko Maurelli, el Eŭropa Unio, mi estas italo kaj nun laboras en Bremeno en Germanio. Mi tre bedaŭras pri la kronviruso, kiu nun estas en ĉiuj ĵurnaloj, kaj kiu efikas negative al la vivo de tiom multaj homoj. Miaj pensoj iras al miaj amikoj en Ĉinio kaj en la tuta mondo, kiuj en la nuna tempo tre zorgas pri tiu ĉi epidemio.

Mi aŭdis pri ĝi de diversaj fontoj, sed mi aparte ŝatas legi la rakontojn de esperantistoj el Ĉinio, kaj pro tio ni volas kore danki Ĉinan Radion Internacian pro la granda laboro por informi kaj raporti pri la eventoj.

Mi pensas al mia amiko en Wuhan, profesoro Xianbo Xiang, kiu invitis min al sia universitato plurfoje kaj mi vizitis lin kaj la urbon, bonŝance li estas sana kaj lia familio estas sana. Li sendis tre kortuŝan mesaĝon kaj klarigis kiom multe la registaro estas faranta por protekti la civitanojn.

Mi ankaŭ pensas pri mia amiko en Chengdu Urso kaj pri lia filino Ŝika. Ŝi estas infano, tamen tre lerta. Kaj nun ŝi programas diversajn ludojn por infanoj, kiuj ne povas iri surstrate ludi, ĉar ili estas iasence ŝlositaj hejme, ne nur en Hubei-provinco, sed fakte en la tuta Ĉinio. Tiel infanoj povas senti sin konektitaj, kaj estas aliaj infanoj, kiuj provizas ilin per diversaj ludiloj.

Mi ankaŭ forte bedaŭras la rasismajn atakojn, kiuj foje okazis en la lastaj tagoj, en diversaj partoj de la mondo kontraŭ ĉinoj. Tio estas ege bedaŭrinda afero, kaj mi esperas, ke tio ĉesos tuj. Mi sendas tre varman brakumon al miaj ĉinaj amikoj, kaj mi estas certa, ke baldaŭ ni sukcesos kontraŭbatali la epidemion. Kaj mi volas bondeziri al vi sukcesan jaron de la muso. Kuraĝe Ĉinio, kuraĝe Wuhan. Ni kune sukcesos venki la malfacilaĵojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin