Ĉinio kaj Mongolio helpas unu alian fronte al malfaciloj

(GMT+08:00) 2020-02-28 15:09:50     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interparolis kun mongola prezidento Khaltmaa Battulga en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo faras ĉiuflankajn klopodojn por batali kontraŭ la kronvirusa eksplodo, dum kiu la registaro kaj popolo de Mongolio liveris tre valorajn subtenojn.

Xi diris, ke Battulga estas la unua fremdlanda ŝtatestro, kiu vizitas Ĉinion de post eksplodo de la epidemio, kaj la speciala vizito de Battulga por esprimi konsolon kaj subtenon al Ĉinio plene enkorpigas la grandan atenton donitan de li al la ĉina-mongolaj rilatoj kaj la profundan amikecon inter la du popoloj. Xi aldonis, ke ĉi tio montras, ke la du najbaroj estas en la sama boato kaj laboras man-enmane por helpi unu la alian.

Xi diris, ke de post eksplodo de la epidemio, la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉina registaro donis grandan gravecon al la epidemio, komencis nacian respondan mekanismon kaj prenis la plej ampleksajn, ĝisfundajn kaj rigorajn rimedojn.

Gvidgrupo de la Centra Komitato de la KPĈ pri prevento kaj regado de la epidemio estis establita tuj kaj gvida teamo de centra registaro estis sendita al la provinco Hubei.

Battulga esprimis konsolon al la ĉina popolo pri la epidemio kaj alte taksis la rapidan starigon de la komuna preventa kaj regada mekanismo de Ĉinio kaj naciajn popol-orientitajn klopodojn por batalo kontraŭ la epidemio. Li emfazis, ke Mongolio kaj Ĉinio estas ampleksaj strategiaj partneroj, kaj la mongola popolo tute sentas tion, kion la ĉina popolo travivas kaj volas stari strikte kun la ĉina popolo en la malfacila tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin