Demagogiaĵo pri la tielnomata "disfalo de Ĉinio" denove bankrotis

(GMT+08:00) 2020-03-01 17:33:06     Redaktoro:Ĝoja
Kelkdek jarojn antaŭe iuj okcidentaj studantoj kaj amaskomunikiloj, kun siaj maljustaj politikaj celoj, plurfoje antaŭkalkulis la momenton de "disfalo de Ĉinio", sed ĉiufoje ili malesperis. Post la eksplodo de la epidemio de la nova kronvirusa pneŭmonio estis, kvazaŭ ili kaptus okazon, ke ili komparis Ĉinion kiel "momento de Ĉernobilo", kaj supozis, ke Ĉinio ne havas la kapablon respondi al la subita publiksana evento pro sia reĝimo, kaj ĝi certe "trenas la landon en disfalon" . Sed la rezulto denove desperis ilin.

En la 28a de februaro, krom en la provinco Hubei, en aliaj lokoj de la ĉeftero de Ĉinio aperis nur 4 konfirmitaj kazoj de la nova kronvirusa pneŭmonio. Kaj cetere, en diversaj lokoj fabrikoj sinsekve komencas sian reproduktadon. En la sama tago la "komune esplora rapordo de Ĉinio kaj la Monda Organizaĵo pri Sano pri la nova kronvirusa pneŭmonio (COVID-19)" montras, ke Ĉinio aplikis la rimedojn de preventado kaj regado, kiuj estas "la plej bravaj, plej elturniĝemaj kaj plej pozitivaj", kaj kiuj tre efike tranĉis la vojojn de disvastiĝo de la viruso kaj liveris gravajn spertojn por la tuta mondo.

Kaj tio refoje bankrotigis "tiujn profetojn", kaj igis iujn analizistojn denove pririgardi kaj taksi la reĝimon de Ĉinio.

Kio estas sekreto en la sukceso de Ĉinio? Jen la forta gvidpovo de la Komunis Partio de Ĉinio! En tiel mallonga tempo de unu semajno Ĉinio finkonstruis hospitalon specialan por kuraci tian malsanon en la urbo Wuhan, kaj same en mallonga daŭro Ĉinio alprenis rimedojn de preventado kaj regado kontraŭ la epidemo, kiuj nevideblis iam antaŭe. En ĉio ĉi tio la ĉina socia sistemo ludis gravan rolon. Tiu potenca reĝimo ne nur helpis al la ĉina popolo efike limigi la epidemion nur en unu monato, sed ankaŭ faris grandegan kontribuon por la tutplaneda publiksana sekureco.

Nuntempe estas dicida momento por bridi la epidemion. Politikigi la epidemion kaj per tio malfortigi kaj misfamigi Ĉinio ne povas malhelpi la disvastiĝon de la viruso, sed male perdigi bonan okazon regi ĝin.

Demagogiaĵo ne povos daŭri longe. Do nur forlasi antaŭjuĝon, preni sciencan spiriton, kaj kune agadi, povas bridi la epidemion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin