Kion signifas la unuanima jesado de internaciaj specialistoj al Ĉinio?

(GMT+08:00) 2020-03-01 19:50:28     Redaktoro:Ĝoja
"Ĉinio prenis preventajn rimedojn plej bravajn, plej elturniĝemajn kaj plej pozitivajn."

La "Komune Esplora Raporto de Ĉinio kaj la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) pri la Nova Kronvirusa pneŭmonio (COVID-19)", eldonita en la 29a de februaro, donis tiun formulon tre impresan.

Tio estas la unuanima rezulto farita de specialistoj el Ĉinio, Germanio, Japanio, Sud-Koreio, Niĝerio, Rusio, Singapuro, Usono kaj MOS, post ilia surloka esplorado en naŭ tagoj en Ĉinio, kaj do la rezulto estas konvinka.

Bruce Aylward, la alta konsilisto de ĝenerala direktoro de MOS, estas neĉina estro de la komune esplora grupo. Lastatempe, en du gazetaraj konferencoj okazintaj respektive en Pekino kaj en Ĝenevo, li parolis pri siaj sentoj pri la esplorado:

"Se mi infektiĝus, mi esperus esti kuracita en Ĉinio."

"La rimedoj prenitaj de Ĉinio estas la plej sukcesaj, kiajn nuntempe mi nure scias kaj la faktoj pruvis."

"Aliaj lokoj de la mondo devus lerni la profesian kaj respondan sistemon de Ĉinio"...

Kial Bruce Aylward kaj liaj kolegoj havas tiajn sentojn kaj rezulton?

La esplora grupo vidis en la batala fronto de la epidemio: "la faro de Ĉinio estas tia: sen medikamento, sen vakcino, do uzi tion, kio ekzistas; laŭbezone fari reĝustigon kaj adaptiĝi al la cirkonstancoj, kaj savi vivon." Per ĉiuj eblecoj savi vivon, do tio estas antaŭ ĉio konsederata de Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio, kaj tio ankaŭ estas enkorpiĝo de la supereco de la ĉina reĝimo.

De la ĉina plej alta gvidanto Xi Jinping, kiu plurfoje emfazis, ke la vivsekureco kaj sano de la popolamasoj ĉiam estas prioritato, ĝis tio, ke en Wuhan oni finkonstruis profesian hospitalon povantan enteni 2 500 litojn dum la mallonga tempo de dek tagoj, kaj ke ĉiuj flankoj absorbiĝis en la batalo kontraŭ la epidemio, ĉio prezentas la fortegan mobilizadon kaj rezolutan plenumadon de Ĉinio. Kaj tio impresis la internacian esploran grupon.

Viruso ne konas landlimon. Ĉiuj landoj devas sin pretigi, kvankam ne bezone estante tro panikaj. Ĝuste kiel diris Tedros Adhanom Ghebreyesus: Se oni prenas ĝustajn rimedojn, la epidemio povos esti bridita; "tio venis unu el la gravaj informoj de Ĉinio".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin