Kial tutmonda publiksana krizo estis distordita kiel politika farso?

(GMT+08:00) 2020-03-02 20:43:15     Redaktoro:Ĝoja

"Nun ni troviĝas en decida momento. Tio estas fenestro de ŝanco. Se oni rapide reagos, la viruso estos regata kaj homoj ne malsaniĝos."

Vizaĝe al etendiĝo de la epidemio en la tuta mondo, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo por la Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus lastatempe tion alvokis.

Laŭ donitaĵoj, ĝis la tagmezo de la 2a de marto, en pli ol 60 landoj en la mondo aperis la epidemio. La Monda Organizo pri Sano jam altigis la riskan nivelon de la nova kronviruso de "alta" ĝis "tre alta" kaj liveris ekzamenajn instrumentojn, preventajn ekipaĵojn kaj trejnadon al landoj laŭ la situacio

Samtempe Ĉinio per siaj spertoj en kontraŭepidemia batalo liveris helpon al aliaj landoj laŭ sia eblo.

La 2an de marto 500 mil maskoj donacitaj de Ŝanhajo estis transportitaj al Sud-Koreio.

Lastatempe la ĉina registaro donacis protektajn kostumojn kaj maskojn al Japanio. Je la fino de februaro, volontula specialista grupo de la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco atings Tehranon kun medicinaj materialoj.

Ĉinio per efektivaj agoj aktive partoprenis en tutmonda kunlaboro kontraŭ la epidemio. Tio ne nur estas rekompenco de Ĉinio al landoj kaj internaciaj organizoj, kiuj donis helpon al Ĉinio en komenco de la epidemio, sed ankaŭ enkorpigas respondecon de Ĉinio kiel granda lando.

Ĝuste kiel diris ĉina prezidanto Xi Jinping en renkontiĝo kun alilandaj gvidantoj, la homaro estas komunumo de komuna estonteco; solidara kunlaboro estas la plej forta armilo; Ĉinio firme protektas vivsekurecon kaj sanon de diverslandaj popoloj kaj klopodas kontribui al tergloba publiksana sekureco.

Analizistoj opinias, ke tio ne estas batalo inter landoj, sed defio de la tuta homaro. El profesia vidpunkto, post eksplodo de la epidemio, Ĉinio publike kaj travideble publikigis informojn, dividis pneŭmoniajn informojn kun la Monda Organizo por la Sano kaj aliaj landoj kaj liveris kiel eble plej grandan profesian subtenon al diversaj landoj en preventado kaj regado de la epidemio.

En la urĝa momento, iuj okcidentaj politikistoj plue fabrikis famojn kaj kalumniis Ĉinion. Ekzemple usona ŝtata sekretario Pompeo senĉese misfamigis klopodojn de Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio, eĉ atakis la politikan sistemon de Ĉinio. Senatano Lubio akuzis Ĉinion, ke ĝi ne publikigis necesajn informojn pri la nova kronviruso. Ili ĉiam kritikis Ĉinion, ignorante la veron kaj internacian komunan konsenton. Ili estas forto detruanta tutmondan kontraŭepidemian kunlaboron kaj finfine subfosos bonfarton de la tuta homaro, inkluzive de la usonanoj.

Verdire tergloba publiksana krizo devas esti bazo de internacia kunlaboro, sed ne politika farso.

Viruso ne havas naciecon. Forĵeti diskriminaciojn, science lerni unu de alia kaj solidarigi kunlaboron estas unika ĝusta elekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin