Malfermiĝis ekspozicio Teo, Amo kaj la Mondo en Rumanio

(GMT+08:00) 2020-03-03 14:22:21     Redaktoro:Ĝoja

Raportas D-ino Florentina Claudia BALAŞ, kuratorino de l' rumana ekspozicio

La malfermo de la ekspozicio Teo, Amo kaj la Mondo en Rumanio okazis je la 17-a horo en la 13-a de februaro, 2020 en la honora halo de l' Olt-distrikta Muzeo de Slatino, Rumanio.

Partoprenis pli ol 30 personoj: personaro de la muzeo, ĵurnalistoj kaj ordinara publiko. Salutis sinsekve s-ro d-ro Laurenţiu-Gerard Guţică-Florescu, direktoro de l'muzeo, s-ino d-ino Florentina Claudia BALAŞ estrino de l' etnografia sekcio, kuratorino de la ekspozicio, kaj S-ino Denissa-Liliana Guţică-Florescu, muzeografino.

S-ro d-ro Laurenţiu-Gerard Guţică-Florescu salutis la publikon. En sia parolo, li memoris pri la streboj faritaj dum pluraj monatoj por sukcesigi la eskpozicion. Li diris, ke teo, kiun ĉina filozofo Laozi prezentis kiel «l' eliksiro de l' vivo» estas simbolo de paco kaj amo. Li memoris ankaŭ pri Maria, origine anglino, la edzino de la dua reĝo de Rumanio, Ferdinando (1914-1927 sur trono), kiu kontribuis al la disvastigo de teo-trinkado en Rumanio. Li dankis al ĉinaj iniciatintoj kaj ankaŭ al la aporgantoj ĉinaj kaj rumanaj.

S-ino D-ino Florentina-Claudia Balaş diris, ke ĉi tiu aranĝo estas parto de la projekto Teo kaj Amo, kiu inter 2019-2020 okazas laŭ iniciato ĉina en Ĉinio, Bosnio-Hercegovino, Ĉeĥio, Germanio, Litovio, Rusio, Slovakio, Ukrainio kaj Uzbekio. Ŝi dankis ne nur al la ĉinaj partneroj sed ankaŭ al la apogantoj el Rumanio: la Asocio por Disvastigo de lnstruado en la Gastiga Industrio kaj la lokaj Teknologia Liceo Ekonomia kaj ĉina restoracio Dong Bei en Slatino. Poste ŝi parolis pri la teo-historio en Rumanio. Ŝajne la te-trinkan kutimon prenis komence de la 19a jarcento la lokaj bojaroj rumanaj de rusaj oficiroj, kiuj batalis sur rumana teritorio kontraŭ otomanoj. La angla te-trinka kutimo eniris Rumanion en la unuaj jardekoj de la 20-a jar-cento. Sed por la ordinara popolo rumana «teo» estis kuraca trinkaĵo: rumana etnografo skribis eĉ pri «mandragora te-trinkaĵo».

S-ino Denissa-Liliana Guţică-Florescu parolis unue pri la ĉefaj tipoj de teo: la ĉina kaj la hinda. Kaj due pri la fakto, ke rumanoj nomis «teo» ĉiun plantan trinkaĵon uzitan ĉu kurace ĉu ĝue (escepte de kafo). Tial rumanoj trinkas «teon» kamomilan, mentan, tili-floran ktp.

D-ino Florentina Claudia BALAŞ kuratorino de l' ekspozicio, estas intervjuata

S-ro d-ro Laurenţiu-Gerard Guţică-Florescu, direktoro de l'muzeo, estas intervjuata

Profesoro de l' Teknologia Liceo Ekonomia de Slatino NICOLAE PETRESCU estas intervjuata

La publiko de l' aranĝo spektis – sen-traduke – Esperant-lingvan video-mesaĝon senditan de ĉinaj iniciatintoj kaj te-amantoj.


Salut-mesaĝo el Ĉinio

Sekvis la inaŭguran vizitadon de la ekspozicio. La ekspozicio troviĝas en du ĉambroj ter-eta.e de la muzeo. Estas ekspoziciataj:
(a) 30 paneloj kun 50 plenkoloraj bildoj pri teo kaj te-amikoj en Ĉinio kaj en la mondo (Indonezio, Rusio, Slovakio), kun skribaj komentarioj tri-lingvaj: ĉina, rumana kaj Esperanto;
(b) 3 malgrandaj vitrinoj da libroj: 11 volumoj el kiuj 9 en la lingvoj ĉina, rusa, angla kaj Esperanto ricevitaj el Ĉinio kaj 2 tradukitajn en la rumanan;
(c) granda vitrino kun ĉinaĵoj: teaj potoj, tasoj, sub-tasoj kaj pluraj skatol(et)oj kaj pakaĵoj da ĉina teo;
kaj (d) granda vitrino kun rumanaj objektoj: teaj potoj, tasoj, sub-tasoj kaj skatoloj da angla kaj rumana teo.

Mallonga-tempe oni ekspoziciis ankaŭ samovaron kaj te-servicon (manufakturitajn en Rusio en 1905), kiujn loka familio de rumana generalo donacis al nia muzeo.

Poste 4 paroj da lernantoj de l' Teknologia Liceo Ekonomia de Slatino – vestitaj en pli-malpli tradiciaj kostumoj – preparis antaŭ la publiko teon laŭ manieroj ĉina, rusa, angla kaj rumana.

Lernantoj de l' Teknologia Liceo Ekonomia de Slatino preparas teon laŭ ĉina maniero

Te-tablo rusa

Te-tablo angla

Te-tablo rumana

La aranĝo finiĝis per gustumado de diversaj tipoj da teo preparitaj de lernantoj kaj de ĉinaj manĝaĵoj, kiujn disponigis al la organizantoj la loka restoracio ĉina Dong Bei.

Pri l' aranĝo raportis poste tri lokaj ĵurnaloj, 2 lokaj televidoj, 2 regionaj televido kaj radio kaj aperis informo ankaŭ en nacia ret-adreso pri «muzeaj eventoj». Ĉar la aranĝo montriĝis sukcesa la te-preparado estis poste eĉ du-foje prezentata al la interesata publiko. S-ro D-ro Laurenţiu-Gerard Guţică-Florescu, direktoro de la muzeo, kaj S-ino D-ino Florentina-Claudia Balaş estis plur-foje intervujataj de ĵurnaloj, radio kaj televido.

 

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin