Novaĵoj (Marto 03)

(GMT+08:00) 2020-03-03 16:58:07     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 3a de marto, marde. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi inspektis sciencan esploron, diagnozon kaj kuracadon de kronvirusa malsano; Internacia komunumo pozitive taksis kontribuojn de Ĉinio en batalo kontraŭ COVID-19. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde inspektis la sciencan esploron pri la nov-kronvirusa malsano kaj la diagnozon kaj kuracadon de la malsano en sia vizito al du institutoj en Pekino.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis la Akademion de Militaj Medicinaj Sciencoj kaj la Meidicinan Lernejon de Universitato Tsinghua lunde posttagmeze, informiĝante pri la progreso en esploro kaj apliko de vakcino, antikorpo, medikamento kaj rapid-proviloj.

Xi esprimis salutojn al fakuloj kaj esploristoj kaj prezidis simpozion por aŭskulti opiniojn kaj konsilojn de oficialuloj de koncernaj departementoj kaj esploristoj.

Lunde posttagmeze Xi unue iris al la Akademio de Militaj Medicinaj Sciencoj, kie li aŭdis raporton pri la scienca esploro de la akademio pri la nova kronviruso kaj inspektis laboratorion de krizokaza medicina esploro pri eksplodo de gravaj epidemioj. Xi emfazis la fundamentan rolon de scienco kaj tekniko por kuracado de pli da pacientoj, redukto de mortokvanto kaj fina venko en batalo kontraŭ la epidemio.

Dum inspekto al la Medicina Lernejo de Universitato Tsinghua, Xi rimarkis kunordigon inter la frontlinia batalo kontraŭ la epidemio kaj scienca esplorado kaj materiala produktado. Li vokis akceli disvolvadon de novtipaj medicinaj proviloj, antikorpaj medikamentoj, vakcinoj kaj planoj pri diagnozo kaj kuracado.

Armea oficialulo diris lunde, ke preskaŭ 3 000 litoj estis starigitaj de 63 armeaj hospitaloj difinitaj por kuracado de pacientoj infektitaj per la nova kronviruso (COVID-19), kun pli ol 10 000 armeaj medicinistoj laborantaj ĉe la frontlinio.

Chen Jingyuan, oficialulo pri sano el la Departemento pri Loĝistika Subteno de la Centra Milita Komisiono, diris en gazetara konferenco en Pekino, ke ĝis dimanĉo, la difinitaj hospitaloj de la armeaj trupoj kaj militaj medicinaj teamoj senditaj al la provinco Hubei trafita de la viruso kuracis 4 450 pacientojn de la kronvirusa malsano kun resaniĝo de 1 000.

Chen diris, ke tri hospitaloj gvidataj de la armeo en Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei, akceptis 3 467 severajn kazojn kaj resanigis 689 pacientojn. La armeaj medicinistoj persistis en scienca kuracado kaj samtempe atribuis gravecon al memprotekto, kaj neniu el ili estis infektita je la viruso ĝis nun.

Ĉina prisana aŭtoritato diris marde, ke entute 47 204 pacientoj de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) elhospitaliĝis post resaniĝo ĝis la fino de lundo.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en sia ĉiutaga raporto, ke lunde 2 742 homoj elhospitaliĝis post resaniĝo. Ĝis la fino de lundo, entute 80 151 konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano estis raportitaj en la ĉina ĉeftero, kaj 2 943 homoj mortis pro la malsano.

Gvidantoj de fremdlandaj politikaj partioj kaj organizoj sendis mesaĝojn al Ĉinio, pozitive taksante la atingojn de la lando en la batalo kontraŭ la epidemio de nova kronviruso (COVID-19).

La mesaĝoj senditaj al la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) diris ankaŭ, ke la rimedoj de Ĉinio gajnis tempon por la monda batalo kontraŭ la malsano kaj liveris valoran sperton de la prevento kaj regado, kiun aliaj landoj de la mondo povas lerni.

Ili diris, ke ili atendas kunlaboron kun Ĉinio por bremsi la tutmondan disvastiĝon de la malsano.

En komuna mesaĝo, prezidanto de la pakistana Nacia Partio Abdul Malik Baloch kaj ĝia ĝenerala sekretario Jan Muhammad Buledi esprimis respekton al la kadroj de la KPĈ kaj la ĉina popolo pro la kuraĝeco kaj unueco montritaj dum la batalo kontraŭ la epidemio. Ili ankaŭ kondamnis iujn okcidentajn amaskomunikilojn pro iliaj falsaj asertoj pri la epiedmio. Ili aldonis, ke sub la gvidado de ĝenerala sekretario Xi Jinping kaj la KPĈ, Ĉinio sendube venkos siajn nunajn malfacilojn kaj fariĝos pli forta kaj pli unuiĝa.

Lastatempe estro de la Monda Organizo pri Sano pri infektaj malsanoj en la orient-mediteranea regiono Abdel Nasser Abu Bakr kaj ĝenerala helpsekretario de la Ligo de Arabaj Landoj pri sociaj aferoj Haifa Abu Ghazaleh laŭdis Ĉinion pro ĝiaj efikaj rimedoj por haltigo de la epidemia disvastiĝo. La Monda Organizo pri Sano vokis aliajn landojn kaj regionojn lerni de Ĉinio.

Ĝenerala helpsekretario de la Ligo de Arabaj Landoj pri sociaj aferoj Haifa Abu Ghazaleh diris, ke la ligo donas altan gravecon al epidemio de la nova kronviruso kaj laŭdas la klopodojn de Ĉinio en preventado kaj regado. Ŝi diris, ke arabaj landoj esperas fortigi kunlaboron kaj informajn interŝanĝojn kun Ĉinio kaj la Monda Organizo pri Sano.

Lunde en Taŝkento, uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev renkontiĝis kun Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ. Ambaŭ flankoj reasertis promeson pri plifortigo de rilatoj.

Yang diris, ke Ĉinio pretas labori strikte kun Uzbekio por plifortigi altnivelajn interŝanĝojn, starigi celojn por disvolvado de duflankaj rilatoj sub novaj cirkonstancoj, akceli strategian kunordigon, vastigi ĉiuflankan kunlaboron, kultivi novajn kreskpunktojn sub la iniciato Zono and Vojo, profundigi interpopolajn interŝanĝojn, protekti komunajn interesojn kaj realigi komunajn disvolviĝon kaj prosperon.

Yang aldonis, ke Ĉinio dankas Uzbekion, ke ĝi sendis medicinajn ekipaĵojn por helpi la kontraŭvirusajn klopodojn de Ĉinio, kaj ke sub la gvidado de prezidanto Xi, la ĉina popolo kune klopodas batali kontraŭ la epidemio. Li ankaŭ rimarkigis, ke la komenca atingo estis akirita kaj pozitiva tendenco aktive montriĝas en prevento kaj regado de la epidemio.

Mirziyoyev esprimis subtenon al la kontraŭvirusa batalo de Ĉinio kaj diris, ke sub la gvidado de prezidanto Xi, la ĉina popolo certe komplete venkos la malsanon. Li diris, ke Uzbekio alte ŝatas sian amikecon kun Ĉinio kaj dankas Ĉinion pro la subteno al ĝiaj reformoj kaj disvolvado. Uzbekio firme sekvos la politikon pri unu Ĉinio, oponos intervenon de eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Ĉinio, plifortigos la ligon inter la disvolva strategio de Uzbekio kaj la iniciato Zono kaj Vojo, plu profundigos kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj puŝos la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

Kremlo diris lunde, ke turka prezidento Recep Tayyip Erdogan ĵaŭde faros laborviziton al Moskvo por diskuti pri la situacio en la siria nordokcidenta provinco Idlib kun rusa prezidento Vladimir Putin.

Dum la lastaj du semajnoj Erdogan almenaŭ dufoje publike proponis renkontiĝon kun Putin, sed Kremlo malkonfirmis, ke Putin konsentis pri la propono. Vendrede Putin kaj Erdogan telefone konversaciis kaj konsentis pri konsidero de la ebleco okazigi altnivelan kunvenon en la proksima estonteco.

La Siria Observejo pri Homaj Rajtoj, kies stabejo troviĝas en Britio, diris, ke la siria armeo, subtenata de rusaj aeratakoj, lunde sukcese rekaptis la strategian urbon Saraqeb en la orienta kamparo de Idlib, kvar tagojn post ĝia perdiĝo al ribelaj grupoj subtenataj de Turkio.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin