Kio estas komunumo kun komuna estonteco? Ĉinio respondas per agado

(GMT+08:00) 2020-03-03 19:25:57     Redaktoro:Ĝoja

"Mi sincere dankas la ĉinan popolon, kiu portas sur si malfacilojn en la vivo kaj forlasis ĝuojn. Ilia ofero por haltigo de epidemia disvastiĝo estas la granda kontribuo al la tuta homaro." La taksado de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres pri la batalo de Ĉinio kontraŭ la epidemio montris penojn de Ĉinio por la mondo.

Nun la epidemio de la nova kronviruso tuŝis jam pli ol 60 landojn kaj la internacia komunumo havas pli profundan konscion pri la klopodoj de Ĉinio en protekto de publiksana sekureco.

Post eksplodo de la epidemio, ĉina plej alta gvidanto Xi Jinping multfoje menciis la koncepton pri komunumo kun komuna estonteco en renkontiĝoj aŭ telefonaj konversacioj kun alilandaj gvidantoj. Li akcentis ke Ĉinio firme protektas vivsekurecon kaj sanon de diverslandaj popoloj kaj klopodas kontribui al tergloba publiksana sekureco.

Surbaze de tiu koncepto, Ĉinio sub la gvidado de Xi donis plenan ludadon al siaj instituciaj avantaĝoj, prenis plej ampleksajn, severajn kaj kompletajn preventajn kaj regajn rimedojn kaj sukcese bridis la epidemion en unu monato, gajnante tempon por tutmonda kontraŭepidemia batalo kaj starigante la plej firman defendlinion kontraŭ la epidemia disvastiĝo.

Samtempe Ĉinio invitis specialistojn de la Monda Organizo pri Sano por amplekse ekscii realan staton de kontraŭepidemia frontlinio. La esploraj raportoj publikigitaj de ĉinaj kaj eksterlandaj specialistoj liveris gravan gvidon al la internacia komunumo. Irano jam persigis la ĉinan planon pri kurecado.

Ĉinio ĉiam faris sian plejeblon por helpi landojn kun malfortaj medicinaj kondiĉoj kaj seriozaj epidemioj. Lastatempe Ĉinio kune kun la MOS helpis Afrikon fari kontraŭepidemiajn preventadon kaj regadon. En kelkaj semajnoj la nombro de afrikaj landoj kun virusekazmana kapablo pliiĝis de du ĝis dekoj.

Fronte al la krizo, la signifo de "komunumo kun komuna estonteco de la homaro" estas pli reala ol iam ajn antaŭe. Ĉinio per agoj efektivigis la solenan promeson pri konstruado de komunumon kun komuna estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin