La rilatoj inter ĉinaj kaj japanaj fervoruloj de japanaj bildstrioj kaj animacioj—Intervjuo kun Du Xin

(GMT+08:00) 2020-03-04 13:45:14     Redaktoro:Ĝoja

Du Xin instruas sociologion ĉe Keio Universitato en Japanio. Ŝia lastatempa esplorado temas pri internacia komunikado inter subkulturoj. Ŝi studas precipe kiel ĉinaj kaj japanaj fervoruloj de japanaj bildstrioj kaj animacioj trovas manierojn konstrui signifoplenajn rilatojn dank'al sia komuna intereso. Ŝi afable konsentis paroli kun Ĉina Radio Internacia pri tiu ĉi temo, kiun ŝi ankaŭ prezentis dum la evento "TEO KAJ AMO: INTERKULTURA DIALOGO" organizita fare de la loka Esperanto-Grupo por Parmo Itala Ĉefurbo de Kulturo 2020.

DX: Du Xin

AM: Alessandra Madella

AM: Kiel formiĝis la rilatoj inter ĉinaj kaj japanaj fervoruloj de japanaj animacioj?

DX: Japanaj animacioj eniris Ĉinion ekde la fino de la sepdekaj jaroj. Tamen tiam la "otaku-kulturo", aŭ la japana kulturo de fervoruloj de bildstrioj kaj animacioj, ne estis konata en Ĉinio. Eĉ en Japanio ĝi estis apenaŭ akceptata. En tiuj tempoj por ĉinaj fervoruloj ne ekzistis facilaj manieroj renkontiĝi. Sed ekde la fino de la naŭdekaj jaroj kaj precipe ekde la komenco de la nova jarcento, junuloj povis libere uzi interreton kaj trovi informojn pri la japana "otaku-kulturo". Komunikado inter junuloj ekis per interŝanĝo de bildoj, rakontetoj, eseoj, komentoj kaj analizoj rilate al la amataj herooj. Ĉinaj junuloj komencis mem krei siajn enhavojn, kiujn ili senpage kunhavigas pere de apoj kaj sociaj retoj, samtempe pli ofte ricevante komentojn de aliaj fervoruloj. Ĉinaj fervoruloj ankaŭ komencis legi japanajn ttt-ejojn. Bildoj sen lingvaj bariloj pli facile kompreneblas ol rakontoj, sed nun ankaŭ multas tradukaj programaroj kaj apoj. Kelkaj fervoruloj eĉ mem studas la japanan por povi legi la enhavojn. En multe da ĉinaj gejunuloj tiel naskiĝis amo al Japanio kaj la deziro viziti la landon aŭ lerni kaj labori tie. Siaflanke japanaj fervoruloj multe interesiĝas pri la eventoj, kiujn la ĉinoj organizas, kaj kelkfoje eĉ iras al Ĉinio por partopreni.

AM: Kiaj eventoj ekzistas?

DX: Ekzistas du specoj de eventoj: oficialaj kaj ne-oficialaj. La oficialaj uzas oficialajn kopirajtojn, ĉar organizas ilin firmaoj rilataj al bildstrioj kaj animacioj kiel Toei por filmoj aŭ Bandai por video-ludoj kaj agantaj figuroj. La ne-oficialajn organizas la fervoruloj mem, kiuj vendas siajn proprajn enhavojn kaj multe ĝuas la ŝancon persone renkonti aliajn fervorulojn, kiujn ofte ili konintus nur pere de interretaj identigiloj.

AM: Kiel tiu amo por animacioj influas la deziron vojaĝi?

DX: Mi povas doni al vi ekzemplon pri la animacia serio SANKTA SEIYA (SAINT SEIYA), ankaŭ konata kiel LA KAVALIROJ DE LA ZODIAKO. Multe el la fikciaj naskiĝlokoj de la kavaliroj troviĝas en Japanio. Do ĉinaj fervoruloj volas viziti la landon por vidi ilin. Siaflanke japanaj fervoruloj de la ora sanktulo Mu planas viziti Tibeton, kie la kavaliro naskiĝis kaj kreskis ene de fikcia etna malplimulto. Aliaj fervoruloj organizas vojaĝojn al la greka insulo Milos, kie naskiĝis la samnoma kavaliro de la Skorpio. La budhisma kavaliro Ŝaka venas el Barato kaj estis trejnita ĉe la rivero Gango. Sed la simbolo, kiu akompanas lin, similas al la Granda Budho de la urbo Kamakura en Japanio. Pro tio multaj ĉinaj amantoj de Ŝaka revas veni al Japanio por admiri la Grandan Budhon. Loko ligita al amata animacia heroo nomiĝas "sanktejo." La rondirado tra sanktejoj estas tre populara turisma celo por vojaĝo al Japanio precipe inter ĉinaj, sed ankaŭ eŭropaj kaj usonaj fervoruloj. Ankaŭ aliaj animaciaj serioj kiel MARISTA LUNO (SAILOR MOON) havas sian propran rondiradon kaj lokaj administracioj entuziasme subtenas tiun novan formon de turismo.

AM: Kio pri kostuma ludado (angle "cosplay")?

DX: Fakte kroma plezuro de tiu rondirado povas esti kunporti la kostumojn de la ŝatataj herooj kaj surmeti ilin en la sanktejoj mem por ludi kun aliaj animaciaj fervoruloj. Popularaj steluloj de kostuma ludado eĉ fondas sian propran firmaon. Ili ricevas monon fare de organizantoj por partopreni en eventoj kaj igas tion sia plentempa laboro. Male, ordinaraj fervoruloj ludas tiel dum sia libera tempo post la laboro kaj ofte mem-pretigas la kostumojn.

AM: Kiel vi povus priskribi demografie la fervorulojn de SANKTA SEIYA?

DX: La plej junaj estas lernantinoj de elementa lernejo kaj la plej aĝa estas verŝajne 70-jara ĉina maljunulo, kiu kolektas agantajn figurojn. Sed la plejmulto konsistas el tridek- kaj kvardek-jaruloj. Fervoruloj kaj fervorulinoj ŝatas malsamajn aferojn. Viroj kutime kolektas la oficialajn agantajn figurojn, dum inoj preferas produkti siajn ne-oficialajn bildojn aŭ rakontojn kaj amikiĝi kun aliaj fervorulinoj. Do gefervoruloj ne renkontiĝas ofte persone, sed ili kiel ajn komunikas per interreto kaj havas komunajn interespunktojn.

AM: Kiel oni konsideris la "otaku-kulturon" en la pasinteco kaj kiel oni vidas ĝin nun?

DX: En la pasinteco la japana "otaku-kulturo" ne estis pozitive konsiderata. Estis stereotipo de nematuraj junuloj tute ne kapablaj komuniki. Do multe da japanaj fervoruloj kaŝis sian pasion. En tiu unua periodo ili ne havis rilatojn kun ĉinaj fervoruloj kaj ankaŭ en Ĉinio animacio estis konsiderata ne serioza afero por infanoj. Sed nun ĉinaj fervoruloj nostalgias pri la animacioj, kiujn ili unue vidis televide kiel infanoj en la okdekaj jaroj. Tiam ili ne havis monon. Krome bildstrioj ankoraŭ ne alvenis en Ĉinion. Kiam ili fine aperis ankaŭ tie en la naŭdekaj jaroj, ili malfacile akireblis kaj la tradukoj ne estis akurataj. Sed la nunaj plenkreskuloj povas finfine realigi sian revon, aĉetante la figurojn kaj la bildstriojn aŭ uzante ilin kiel bazojn por mem krei siajn proprajn enhavojn.

Nuntempe tiu subkulturo estas konsiderata kiel parto de moderna junulara kulturo. La termino "otaku" iĝis pli pozitiva, ĉar fervoruloj havas suffice da ekonomia kaj kultura povo, por ke oni valorigu iliajn interesojn. Antaŭe bildstrioj ne estis konsiderataj grava kultura produkto por Japanio. Sed nun la registaro mem varbadas por "Mojosa Japanio" (angle, Cool Japan), inkluzivante bildstriojn kiel gravan fonton de milda povo por la lando. En 2020 Japanio strebas havi pli da vizitantoj kaj pro tio komencis helpi ĉinajn junulojn pli facile obteni turisman vizon dum lernejaj libertempoj. Strategie tiuj junuloj, kiuj sentas sin intime proksimaj al japana kulturo, povos estonte faciligi la pacajn rilatojn inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin