Hipokriteco kaj hegemonio de Usono en "gazetara libereco"

(GMT+08:00) 2020-03-04 14:33:43     Redaktoro:Ĝoja

La 2an de marto la usona Ŝtata Departemento proklamis limigi la nombron de ĉinaj dungitoj de kvin ĉinaj amaskomunikiloj en Usono. Tio estas la eskaladiĝo de la usona agado kontraŭ ĉinaj amaskomunikiloj. La ago absolute ne celas protekti la tiel nomatan "gazetaran liberecon", sed estas politika premado kaj gazetara hegemonio.

Usono diris, ke tio estas reago prenita laŭ la principo de egaleco. Tamen la fakto estas, ke Ĉinio neniam limigis la nombron de institucioj kaj dungitoj de usonaj amaskomunikiloj en Ĉinio. Nun Usono havas 29 amaskomunikilojn en Ĉinio, kaj Ĉinio havas nur 9 en ĝi. Usonaj raportistoj povas multfoje eniri Ĉinion, sed la ĉinaj povas eniri Usonon nur unu fojon. Ekde la pasinta jaro 21 ĉinaj raportistoj estis rifuzitaj en vizpeto. Kie estas la tiel nomata "egaleco"?

Ĉinaj amaskomunikiloj establis filiojn en Usono antaŭ jaroj. Ili serioze observis la leĝojn kaj regulojn de Usono, sekvis la profesian moralon kaj akcelis interkomprenon kaj interŝanĝojn inter la du popoloj.

Ĉinio ĉiam observas la internaciajn regulojn kaj laŭleĝe liveras subtenon kaj oportunojn al diverslandaj raportistoj en Ĉinio por normala raportado. Samtempe Ĉinio firme oponas la agojn de Usono, kiuj misfamigis kaj atakis Ĉinion je la preteksto de "gazetara libereco", kaj ĝi ne plu pardonos kondutojn, kiuj atencas leĝajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin