Novaĵoj (Marto 04)

(GMT+08:00) 2020-03-04 15:05:54     Redaktoro:Ĝoja

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 4a de marto, merkrede. Hodiaŭ unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn, en kiuj ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio optimumigas retajn servojn por interreta edukado meze de epidemio; Ĉinio estas prezidanto de Sekureca Konsilio de UN por marto. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio liveros pli bonajn interretajn servojn por interreta edukado meze de la batalo kontraŭ la nova kronviruso, laŭ la Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio (MIIT).

Pro la epidemio, interreta edukado fariĝis pli necesa kaj populara en la lando.

La ministerio urĝis lokajn komunikadajn departementojn kaj bazajn telekomunikajn operaciantojn pliigi retan kovradon kaj doni rabatojn pri interretaj pagoj. Ĝi aldonis, ke ankaŭ lokaj administracioj kaj entreprenoj devas akceli konstruadon de retoj kaj bazaj stacioj por plibonigi retajn kondiĉojn de lernejoj, kaj samtempe interretaj edukaj platformoj devas kontinue optimumigi siajn interretajn servojn.

La ministerio efektivigos monitoradojn al efikoj de la platformoj sur ĉiuj niveloj kiel la rapido de elŝuto kaj liveros ilin al la publiko. Samtempe, la ministerio instigis telekomunikajn operaciantojn efektivigi favorajn rimedojn al malriĉaj studentoj por mildigi ilian premon de interretaj pagoj.

La Nacia Komisiono pri Sano diris merkrede, ke entute 2 652 pacientoj de la nov-kronvirusa malsano (COVID-19) estis elhospitaligitaj post resaniĝo marde en la ĉina ĉeftero,

La komisiono diris en sia ĉiutaga raporto, ke ĝis la fino de mardo, entute 49 856 pacientoj estis elhospitaligitaj, 80 270 konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano estis raportitaj en la ĉeftero, kaj 2 981 homoj mortis pro la malsano.

La oficejo pri mildigo de malriĉeco en la ĉina nordokcidenta provinco Gansu diris marde, ke 31 gubernioj adiaŭis malriĉecon, reduktante la nombron de malriĉaj gubernioj en la provinco ĝis nur ok.

La oficejo diris, ke la 31 gubernioj estis kvarfoje taksitaj kaj plenumis la nacian normon por oficiale forigi la "malriĉan" etikedon. Gansu estas unu el la plej malriĉaj provincoj de Ĉinio. Sed serio da subtenaj politikoj kaj konsiderinda investo estis faritaj por levi ĝiajn malriĉec-reduktajn penojn en la lastaj jaroj.

La nombro de malriĉuloj en Gansu reduktiĝis de 1,11 milionoj en 2018 ĝis nun 175 000. La tuta provinco adiaŭos malriĉecon antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

Ĉinio transprenis prezidantecon de la Sekureca Konsilio de la UN por marto 2020, promesante akceli solidarecon kaj kunlaboron en tiu ĉi ofico.

En noto al la gazetaro lunde, Zhang Jun, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la laboro dum sia oficiperiodo kaj agos respondece kaj konstrueme. Li aldonis, ke Ĉinio klopodos plifortigi solidarecon kaj kunlaboron kun ĉiuj partioj por certigi, ke la konsilio plenumu sian respondecon kaj ludu konstrueman rolon por konservi internaciajn pacon kaj sekurecon

La Sekureca Konsilio estis starigita laŭ la Ĉarto de la UN. Ĝia ĉefa respondeco estas labori por konservi internaciajn pacon kaj sekurecon. La konsilio havas 15 membrojn: la kvin konstantaj membroj, kaj 10 nekonstantaj membroj elektitaj por dujara periodo. La prezidanteco de la konsilio estas ofico, kiun ĝiaj 15 membroj prenas sur sin laŭvice ĉiumonate.

La 2an de marto la usona Ŝtata Departemento proklamis limigi la nombron de ĉinaj dungitoj de kvin ĉinaj amaskomunikiloj en Usono. Tio estas la eskaladiĝo de la usona agado kontraŭ ĉinaj amaskomunikiloj. La ago absolute ne celas protekti la tiel nomatan "gazetaran liberecon", sed estas politika premado kaj gazetara hegemonio.

Usono diris, ke tio estas reago prenita laŭ la principo de egaleco. Tamen la fakto estas, ke Ĉinio neniam limigis la nombron de institucioj kaj dungitoj de usonaj amaskomunikiloj en Ĉinio. Nun Usono havas 29 amaskomunikilojn en Ĉinio, kaj Ĉinio havas nur 9 en ĝi. Usonaj raportistoj povas multfoje eniri Ĉinion, sed la ĉinaj povas eniri Usonon nur unu fojon. Ekde la pasinta jaro 21 ĉinaj raportistoj estis rifuzitaj en vizpeto. Kie estas la tiel nomata "egaleco"?

Ĉinaj amaskomunikiloj establis filiojn en Usono antaŭ jaroj. Ili serioze observis la leĝojn kaj regulojn de Usono, sekvis la profesian moralon kaj akcelis interkomprenon kaj interŝanĝojn inter la du popoloj.

Ĉinio ĉiam observas la internaciajn regulojn kaj laŭleĝe liveras subtenon kaj oportunojn al diverslandaj raportistoj en Ĉinio por normala raportado. Samtempe Ĉinio firme oponas la agojn de Usono, kiuj misfamigis kaj atakis Ĉinion je la preteksto de "gazetara libereco", kaj ĝi ne plu pardonos kondutojn, kiuj atencas leĝajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio.

Italaj aŭtoritatoj marde konfirmis 2 263 kronvirusajn kazojn, kio markis kreskon de 428 infektitoj kompare kun la antaŭa tago. La nombro ne inkluzivis resanigitojn aŭ mortintojn, kies nombroj estis liveritaj aparte.

"Hodiaŭ 160 homoj resaniĝis, kio markas kreskon de 11 kazoj kompare kun lundo," estro de la Departemento pri Civila Protekto kaj eksterordinara komisaro pri kronvirusa krizeco Angelo Borrelli diris al televida gazetara konferenco je la 18a horo laŭ la loka tempo. Li aldonis, ke la totala nombro de mortintoj kalkuliĝis al 79, kio montras kreskon de 27 kazoj.

La rusa armeo marde malakceptis deklarojn, ke Rusio kaj Sirio respondecas pri "humaneca krizo" kaj "milionoj" da rifuĝintoj de la siria nordokcidenta provinco Idlib. Oleg Zhuravlyov, estro de la Rusa Centro por Reakordiĝo de la militantaj partioj en Sirio, diris, ke ĉi tiuj deklaroj estas antaŭjuĝaj kaj tute falsaj. Li aldonis, ke la rusa centro efektivigis kontinuan monitoradon de la humaneca situacio en la nordokcidentaj regionoj de Sirio en la pasintaj jaroj, uzante senpilotajn aviadilojn, telefonajn varmlineojn, sociajn retojn kaj rektajn kontaktojn kun lokanoj.

Zhuravlyov diris ankaŭ, ke ne pli ol 35 000 homoj, ĉefe familioj de militantoj, forlasis la militajn zonojn en Sirio kaj translokiĝis al Turkio ekde tiu ĉi jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin