Italio konfirmas 2 263 kronvirusajn kazojn

(GMT+08:00) 2020-03-04 14:56:45     Redaktoro:Ĝoja

Italaj aŭtoritatoj marde konfirmis 2 263 kronvirusajn kazojn, kio markis kreskon de 428 infektitoj kompare kun la antaŭa tago. La nombro ne inkluzivis resanigitojn aŭ mortintojn, kies nombroj estis liveritaj aparte.

"Hodiaŭ 160 homoj resaniĝis, kio markas kreskon de 11 kazoj kompare kun lundo," estro de la Departemento pri Civila Protekto kaj eksterordinara komisaro pri kronvirusa krizeco Angelo Borrelli diris al televida gazetara konferenco je la 18a horo laŭ loka tempo. Li aldonis, ke la totala nombro de mortintoj kalkuliĝis al 79, kio montras kreskon de 27 kazoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin